Malfermi la ĉefan menuon

Okcidenta Fronto (Dua Mondmilito)

(Alidirektita el Okcidenta batalfronto)
Germanaj trupoj en Parizo.

La Okcidenta Fronto estis milita scenejo de la Dua Mondmilito kiu enhavis Danion, Norvegion, Luksemburgion, Belgion, Nederlandon, Unuiĝintan Reĝlandon, Francio, Italion, kaj Germanion.[1] La militaj implikoj de la Dua Mondmilito en Suda Eŭropo kaj aliloke estas ĝenerale konsiderataj sub apartaj okazoj. La Okcidenta Fronto estis markita de du fazoj de grand-skalaj lukt-operacoj. La unua fazo konsistis en la kapitulaco de Nederlando, Belgio, kaj Francio dum Majo kaj Junio 1940 post ties malvenko en la Malaltaj Landoj kaj en la norda duono de Francio, kaj pluis en la aera milito inter Germanio kaj Britio kiu pintis en la Batalo de Britio. La dua fazo konsistis el grand-skala surtera batalado (subtenita de amasa aermilito konsiderata kiel aldona fronto), kiu startis en Junio 1944 pere de la surterigo de Aliancanoj en Normandio kaj pluis ĝis la malvenko de Germanio en Majo 1945.

KampanjojRedakti

 
Hermann Göring, komandanto de la Luftwaffe.
 
Operaco Overlord.

La Batalo de Francio, konata ankaŭ kiel Falo de Francio, estis la invado de Francio kaj de la Malaltaj Landoj dum la Dua Mondmilito fare de Nazia Germanio. En la ses semajnoj el 10a de Majo 1940, Germanaj fortoj venkis super fortojn de Aliancanoj pere de mov-operacoj kaj konkeris Francion, Belgion, Luksemburgion kaj Nederlandon, metante finon al la teraj operacioj en la Okcidenta Fronto ĝis la 6a de Junio 1944. Italio eniris en la militon la 10an de Junio 1940 kaj invadis Francion tra la Alpoj.

La Batalo de Britio estis aera kampanjo ĉefe super la suda kaj centra Britio inter germana Germana Aerarmeo kaj Reĝa Aerarmeo dum la Dua Mondmilito, en la periodo de la 10-a de julio ĝis la 31-a de oktobro 1940. Oni ĝin difinas, precipe en brita historiografio, ankaŭ kiel Battle of Britain, kaj germanoj nomis ĝin kiel la Operaco Seelöwe (vidu la apudan mapon). Tio estis la unua kampanjo farata nur pere de aviado.

Operaco Overlord estas nomo de elŝipiĝo en Normandio, el la 6-an de junio 1944, kiu post kvar jaroj malfermis Okcidentan batalfronton. Ĝi estis unu el la plej grandaj armeaj operacoj de la dua mondmilito. En tiu ĉi operaco partoprenis taĉmentoj el dek du aliancanaj nacioj: Aŭstralio, Belgio, Ĉeĥoslovakio, Francio, Grekio, Kanado, Nederlando, Nov-Zelando, Norvegio, Pollando, Unuiĝinta Reĝlando kaj Usono. La operaco Overlord komenciĝis dumnokte, kiam en Normandio surteriĝis paraŝutistaj taĉmentoj. Samtempe la aliancanaj surmaraj kaj aeraj fortoj bombardis germanajn taĉmentojn. La sekvantan tagon matene, la 6-an de junio, estis entreprenita kunigita sturmo. Tiu ĉi tago estas markata kiel T-Tago.

BatalojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

BibliografioRedakti

  • Clarke, Jeffrey J. & Smith, Robert Ross (1993). Riviera to the Rhine. United States Army in World War II., European theater of operations. Washington D.C.: Center of Military History. ISBN 978-0-16-025966-1. CMH Pub. 7–10.
  • Ellis, John (1993). The World War II Databook: The Essential Facts and Figures for all the combatants. BCA. ISBN 978-1-85410-254-6.
  • Gootzen, Har kaj Connor, Kevin (2006). "Battle for the Roer Triangle" ISBN 978-90-90-21455-9.
  • Hastings, Max. (2004). Armageddon: The Battle for Germany, 1944–1945. New York: Alfred A. Knopf. ISBN 0-375-41433-9.
  • MacDonald, Charles B. (1993) [1973]. The Last Offensive. United States Army in World War II., European theater of operations (Special commemorative eld.). Washington D.C.: Center of Military History. OCLC 41111259. CMH pub. 7-9-1.
  • Murray, Williamson kaj Millett, Alan R. (2000). A War to be Won: Fighting the Second World War. The Belknap Press of Harvard University Press. ISBN 0-674-00680-1.
  • Seaton, Albert (1971). The Russo-German War. New York: Praeger Publishers.
  • Weigley, Russell F. (1981). Eisenhower's Lieutenants. Bloomington: Indiana University Press. ISBN 0-253-13333-5.
  • Willis, Frank Roy (1962). The French in Germany, 1945–1949. Stanford: Stanford University Press.
  • Zaloga, Steve, kaj Dennis, Peter (2006). Remagen 1945: Endgame against the Third Reich. Oxford: Osprey Publishing. ISBN 1-84603-249-0.
  • Zaloga, Steve (2015). Armored Champion: The Top Tanks of World War II. Stackpole. ISBN 978-0811714372.

NotojRedakti

  1. Germanaj deplojoj al la Okcidenta Fronto (inkludante Nordafrikon kaj Italion) atingis nivelojn tiom altajn kiom ĝis proksimume 40% de iliaj surteraj fortoj, kaj 75% el la Luftwaffe. Dum 1944, estis proksimume 69 Germanaj divizioj en Francio, en Italio estis ĉirkaŭ 19. (Oni uzas proksimuman informon ĉar la nombro de unuoj ŝanĝis laŭlonge de la tempo kiel rezulto de trupotransigo kaj la alveno de novaj unuoj.) Keegan, John. The Second World War. Source-Axis History Factbook. Laŭ David Glantz PDF Arkivita en 9a de Julio 2011 ĉe Wayback Machine., En Januaro 1945 la Akso surkampigis ĉirkaŭ 2.3 milionoj da homoj, inklude 60 % el la fortoj de Wehrmacht kaj la fortoj de virtuale ĉiuj la ceteraj aliancanoj, kontraŭ la Ruĝa Armeo. Dum la venonta vintrokampanjo, la Wehrmacht suferis 510,000 perdojn en Oriento kontraŭ 325,000 en Okcidento. Ĉirkaŭ Aprilo 1945, 1,960,000 Germanaj trupoj frontis la 6.4 milionojn de trupojn de la Ruĝa Armeo ĉe la pordegoj de Berlino, en Ĉeĥoslovakio, kaj en nombraj izolataj batalkampoj de Oriento, dum kvar milionoj de Aliancanaj fortoj en okcidenta Germanio frontis malpli ol unu miliono da soldatoj de la Wehrmacht. En Majo 1945 la Sovetoj akceptis la kapitulacon de preskaŭ 1.5 milionoj da homoj, dum preskaŭ unu miliono da germanaj soldatoj estis ĉirkaŭitaj de Britoj kaj Usonanoj, inklude multajn kiuj fuĝis okcidenten por eskapi el la timita Ruĝa Armeo. "The Soviet-German War 1941–1945: Myths and Realities: A Survey Essay" (PDF). Arkivita el la originalo (PDF) la 11an de Septembro 2008. Alirita la 9an de Julio 2011.