Okshofto

mezurunuo de volumeno

La okshofto[1] (germane Oxhoft IFA:[ˈɔkshɔft], angle hogshead IFA:[ˈhɒɡzhɛd], nederlande okshoofd IFA:[ˈɔkshoːft], dane oksehoved, bukmole oksehode, novnorvege oksehovud) estas nord-Eŭropa mezurunuo de volumeno, egalante proksimume 200 litrojn.

Okshofto rilate al aliaj barelunuoj.

DifinoRedakti

Simile al aliaj tradiciaj mezurunuoj, la preciza difino de la okshofto variis laŭ landoj kaj regionoj.

Germanio:
Berlino: 221,4 litroj
Hamburgo: 217,4 litroj
Hanovero: 234,0 litroj
Kenigsbergo: 206,0 litroj
Danio: 226,0 litroj
Britio:
da vino: 245,5 litroj
da biero: 238,7 litroj
Finnlando: 235,0 litroj
Nederlando: 223,0 litroj
Svedio: 236,0 litroj

EtimologioRedakti

La angla vorto signifas porko-kapon, el hog “porko” kaj head “kapo”. La aliĝermanlingvaj formoj montras similiĝon al la vortoj por okso.[2][3]

ReferencojRedakti