Nynorsk

unu el du oficialaj normoj por skribi la norvegan lingvon
(Alidirektita el Novnorvega lingvo)

Nynorsk [ninorsk] / [ninoŝk] ("novnorvega") estas interdialekta normlingvo konstruita de Ivar Aasen surbaze de konservemaj norvegaj dialektoj kaj finkreita en 1850. Kvankam la lingvo estis kreita nur antaŭ ĉ. 150 jaroj, ĝin uzas sole kelkaj centmiloj da norvegoj, kvankam estas multe pli da homoj kiuj sentas sin ankaŭ forte ligitaj al ĝi.

novnorvega
Nynorsk
lingvo • norma lingvoskribita lingvo • formo de norvega lingvo • moderna lingvo
norvega lingvo
Parolata en Norvegio
Skribo Latina skribo
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Ĝermanaj lingvoj
Nordĝermanaj lingvoj
Norvega lingvo

Oficiala statuso
Reguligita de Lingvokonsilio de Norvegio
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 nn
  ISO 639-2 nno
  ISO 639-3 nno
  Glottolog norw1262
Angla nomo Nynorsk
Franca nomo nynorsk
Vikipedio
vdr
Ivar Aasen

Ĝi intertempe estas la dua plej vaste uzata maniero por skribi la norvegan lingvon, post bokmål. La novnorvega apartenas al okcidentskandinavaj lingvoj same kiel la islanda kaj la feroa.[1] Ĝi

La ĉefa principo, kiun Aasen sekvis kreante la novnorvegan, estis etimologia kaj morfologia konsekvenco. Alia grava trajto de nynorsk estas purismo.[2] Aasen celis anstataŭigi kiel eble plej multajn pruntovortojn el la dana kaj la germana kaj internaciajn vortojn per originaj norvegaj vortoj, uzante la riĉecon de la norvegaj dialektoj. Dum multaj reformoj nynorsk tamen pruntoprenis amason de fremdaj vortoj, sed plu evitindas la t.n. anbehe(i)telse-vortoj, t.e. vortoj kun germandevenaj afiksoj kiel an-, be-, ge-, er-, -he(i)t kaj -else.[3] Por nynorsk estas ankaŭ tipe, ke ĝi evitas oficialstilan lingvaĵon: por la norvega tio estas longaj frazoj, verbaj substantivigoj, pasivo, genitivo k.s.

Aasen preferis kamparajn dialektojn (kiel pli proksimajn al la malnovnorvega kaj tial pli norvegajn laŭ li) al urbaj dialektoj, kiuj suferis fortan influon de la dana. Tial lia lingvo komence nomiĝis landsmål, t.e. "kampara lingvo" (sed ankaŭ "lingvo de la lando"). En 1929 ĝi oficiale ricevis la nomon nynorsk.[4] Sed la vorto landsmål estas uzata ĝis nun por indiki la novnorvegan uzatan ĝis la komenco de la 20-a jarcento, ĉar ĝi havas rimarkeblajn diferencojn de la moderna nynorsk, multe ŝanĝita de la ŝtato dum provoj unuigi nynorsk kaj bokmål.[5] Ekzistas ankaŭ homoj, kiuj provas daŭrigi la tradicion de landsmål kaj skribi simile al ĝi niatempe; ilia formo de nynorsk nomiĝas ofte høgnorsk ("altnorvega").[6]

Ekde 1885 nynorsk havas statuson de ŝtata lingvo same kiel bokmål.[7] 11,9% de la norvega popolo loĝas en komunumoj kiuj elektis uzi nynorsk kiel la preferatan skriblingvon por siaj oficialaj dokumentoj.

La respondeca organizo por kaj nynorsk kaj bokmål estas Språkrådet ("La Lingvokonsilio").[8]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti