Onega (lago)

(Alidirektita el Onega lago)

Onega (ankaŭ sciata kiel Onego, ruse Онежское озеро, Oneĵskoje ozero, kio estas Oneĵskoje lago; finne ÄäninenÄänisjärvi) estas lago en Rusio. Ĝi estas la dua plej granda dolĉakva lago de Eŭropo (post Ladoga lago) Ĝi havas la surfacon de 9720 km2, longon de 250 km, plej grandan larĝon de 80 km, profundon de 115 m.

Onega
mapo
mapo
lago
Situo Rusio
Ĉefaj fontoj 58 riveroj (Ŝuja, Suna, Vodla, Vitegra, Andoma kaj aliaj)
Ĉefaj elfluoj Rivero Svir
Insuloj 1369 (inter ili insulo Kiĵi)
Setlejoj Petrozavodsk
Datenoj
Koordinatoj 61° 40′ 22″ N, 35° 29′ 6″ O (mapo)61.67277777777835.485Koordinatoj: 61° 40′ 22″ N, 35° 29′ 6″ O (mapo)
Onega (Eŭropo)
Onega (Eŭropo)
DEC
Onega
Onega
Map
Onega
Supermara alteco f133 m
Surfaca areo 9894 km2dep1f5
Akva volumeno 280 km3dep1f8
Maksimuma profundo 120 mf10
vdr
Ligna preĝejo sur insulo Kiĵi en Onega.

Petrozavodsk, la ĉefurbo de la Karelio, situas sur la okcidenta bordo de lago Onega. La respubliko ĉirkaŭbaras la lagon de okcidento, nordo kaj oriento. En la suda ĝi limas al Leningrada provinco kaj Vologda provinco.

La lagobasenon elformis terformiĝoj dum la kvaternaro kaj glaĉeroj dum la glaciepoko. La nordaj bordoj konsistas el granitaj tavoloj, arbokovritaj kaj altaj, rokaj. Tie situas en golfetoj la urboj Petrozavodsk, Kondopoga kaj Povenoc. La suda lagobordo estas svelta, sabla kaj ofte marĉa aŭ akvokovrita.

En la Onega-lago estas ĉirkaŭ 1369 insuloj kun tuta surfaco de ĉirkaŭ 250 km2, ĉefe en la norda kaj nordokcidentaj golfoj.

La lagon alfluas la gravaj riveroj Suja, Suna (norde) kaj Vodla, Andoma, Vitegra, Megra (oriente, sudoriente) La lagon elfluas la Svir.

La akvonivelo plej malaltas en marto-aprilo, la jara ŝanĝiĝo estas ĉirkaŭ 60 cm. En akvo de la lago – pro la temperatura diferenco – okazas kribla fluo, dum la aŭtunaj tempestoj, la ondoj altas eĉ 4–5 m.

En la akvo vivas pli ol 40 fiŝospecioj, kiuj donas ekonomian valoron por la loka loĝantaro.

La Onega-lagon interligas kanaloj al la Balta kaj la Blanka maroj, al akvokolekta areo de la Volgo, tiel la lago gravas en la internacia kaj la landinterna transportado. Pro protektado kontraŭ la tempestoj, oni establis apud la sudaj, sudorientaj bordoj – interl alfluejo de Vitegra kaj elfluejo de Svir – ŝipveturan kanalon.

La preĝejo Kiĵi Pogost sur la Kiĵi-insulo estas la plej bela ekzempelo de la rusa lignokonstruado. La preĝejo konsistas el du kirkoj kaj sonorilega turo. La konstruaĵa tuto estas parto de la Monda kulturheredaĵo.

Vidu ankaŭ redakti