Oravský Podzámok
Oravský Podzámok, hungare Árvaváralja estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Žilina, en Distrikto Dolný Kubín.
Oravský Podzámok | |
hungare: Árvaváralja | |
municipo | |
Oravský Podzámok - centro
| |
|
|
Oficiala nomo: Oravský Podzámok | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Dolný Kubín |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Oravio |
Montaro | Oravia montetaro |
Ŝoseo | Eŭropa vojo 77 E77 |
Najbaras kun | Horná Lehota, Medzibrodie nad Oravou |
Parto(j) | Dolná Lehota |
Memorindaĵo | Oravia burgo |
Rivero | Oravo |
Situo | Oravský Podzámok |
- alteco | 505 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 16′ 00″ N 19° 22′ 00″ O / 49.26667 °N, 19.36667 °O (mapo) |
Areo | 35,247684 km² (3 524,77 ha) |
Loĝantaro | 1 331 (31.12.2010) |
Denseco | 37,76 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1267 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 027 41 |
Telefona antaŭkodo | +421-43 |
Aŭtokodoj | DK |
NUTS | 509957 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Oravský Podzámok | |
Retpaĝo: www.oravskypodzamok.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Situo
redaktiOravský Podzámok situas en valo, laŭ maldekstra bordo de Orava, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Trstená-Dolný Kubín. La lasta troviĝas 9 km.
La komunumo
redaktiLa komunumo estis loĝata dum la bronzepoko. Ĝi estis menciita unuafoje skribe en 1559. Komence la setlejo estis bienocentro de la fortikaĵa bieno. Baldaŭe loĝis tie ankaŭ metiistoj. En la 17-a jarcento en la vilaĝo estis doganejo, akvomuelejoj, uzinoj por lignosegado kaj biero. La loĝantaro longe okupiĝis pri forstrumado. En 1910 en la vilaĝo loĝis 359 da loĝantoj (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, al Árva (reĝa departemento), al distrikto "Vári". Poste la vilaĝo apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. Nuntempe loĝas en la vilaĝo 1300 da homoj, ili laboras en la uzinoj de lignosegado kaj konservaĵo.
La burgo
redaktiEn la 13-a jarcento estis konstruita burgo, kiun unuafoje skribe menciis en 1267 en formo castrum Árva. Komence ĝi apartenis al reĝo, ekde 1534 al familio Thurzó, kiuj pligrandigis ĝin. Ĝis 1713 estro de la burgo samtempe havis la postenon departementestro. En la 17-a jarcento okazis sieĝoj kaj okupoj. Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a lia armeo havis la burgon inter 1703-1709. En 1800 okazis incendio, sed baldaŭe oni rekonstruis la burgon.
Vidindaĵoj
redakti- katolika preĝejo omaĝe al Nepomuka Sankta Johano el la 19-a jarcento
- postbaroka departementeja domo de 1797
- monumento pri Pavol Országh Hviezdoslav
- fortikaĵo, ekde 1868 muzeo
Famuloj
redakti- En iama vilaĝo Alsólehota (nun vilaĝparto de Oravský Podzámok) naskiĝis hungara skulptisto Elemér Dedinszky.
- En Oravský Podzámok mortis hungara aktoro Tibor Forgács.