Tibor Forgács
Tibor Forgács [forgAĉ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Forgács Tibor estis hungara aktoro. Lia filo estis Péter Forgács (aktoro).
Tibor Forgács [1] naskiĝis la 2-an de januaro 1929 (aŭ 1931) en Hatvan, li mortis la 8-an de aŭgusto 1982 en Ĉeĥoslovakio, en Oravský Podzámok, en Oravia burgo (aŭ la 14-an de aŭgusto 1982).
BiografioRedakti
Tibor Forgács akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1954, sed pli frue ekde 1949 li estis aktoro en pluraj teatroj. En 1955 li estis fondinta membro de Teatro Gárdonyi Géza, baldaŭ li aliĝis al trupo de Teatro Csokonai (Debrecen). Liaj sekvaj teatraj stacioj estis:
- Nacia Teatro (Miskolc) (1960-1963); (tie estis ankaŭ anoncisto de la loka radio)
- Teatro Csiky Gergely (Kaposvár) (1963-1967)
- Teatro de Kecskemét (1967-1972, 1974-1979)
- Teatro Kisfaludy (1972-1974)
- Teatro Jókai (Békéscsaba) (1979-1982).
Li ricevis premion en 1971. Li havis edzinon, kiu naskis filon.
Elektitaj teatraj rolojRedakti
- William Shakespeare: Makbeto - Macduff
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Ádám (unu el la ĉefroloj)
- Ferenc Molnár: Doktor úr - Puzsér
- Friedrich Schiller: Kabale und Liebe - Ferdinánd
Dubladaj rolojRedakti
- en kelkaj eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Ian Hendry kaj aliaj
MemorigilojRedakti
- memorringo Forgács fondita en 1983 (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)