Orgovány
Orgovány [orgovAnj] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en Distrikto Kecskemét.
Bazaj informojRedakti
- Areo: 99 km²
- Loĝantaro: 3500
- Poŝtkodo: 6077
- Telefonprefikso: 76
SituoRedakti
Orgovány situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ etfervojo Kiskőrös-Kecskemét. La lasta urbo troviĝas 26 km-ojn for.
HistorioRedakti
Pli frue sarmatoj kaj avaroj loĝis tie. La hungaroj permesis la loĝadon por la kumanoj. Dum la turkoj la regiono senhomiĝis. Poste senfina vico da farmoj formiĝis. La kampoj apartenis al Kunszentmiklós. Orgovány fondiĝis en 1901. La vilaĝo suferis multe dum la Konsilantara Respuliko, la komunistoj murdis homojn en 1919. Kolĥozo fondiĝis en 1948.
VidindaĵojRedakti
- etfervojo
- Nacia parko Kiskunság
FamulojRedakti
- Dezső Buday (instruisto) estis murdita en 1919 en Orgovány.