Orlando Letelier del Solar (13-an de aprilo 193221-an de septembro 1976 en Vaŝingtono, Usono) estis ĉilia diplomato. Li estis murdita en Vaŝingtono fare de agentoj de la ĉilia sekretservo DINA, kiuj laboris por la ĉilia diktatoro Augusto Pinochet. La murdo kaŭzis fortan malpliiĝon de la usona apogo al Operaco Kondoro.

Orlando Letelier
Persona informo
Marcos Orlando Letelier del Solar
Naskiĝo 13-an de aprilo 1932 (1932-04-13)
en Temuco
Morto 21-an de septembro 1976 (1976-09-21) (44-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per bombado per aŭto vd
Lingvoj hispanaangla vd
Ŝtataneco Ĉilio vd
Alma mater Universitato de Ĉilio • nacia instituto generalo José Miguel Carrera • Liceo José Victorino Lastarria vd
Partio Partio Socialista de Ĉilio vd
Familio
Gefratoj Fabiola Letelier vd
Infanoj Juan Pablo Letelier vd
Profesio
Okupo politikistodiplomatoekonomikisto vd
Aktiva en Santiago de ĈilioVaŝingtonoKarakaso vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Orlando Letelier

Orlando Letelier estas patro de ĉilia senatoro Juan Pablo Letelier.

La socialista ĉilia prezidento Salvador Allende nomumis en 1971 Orlando Letelier al ambasadoro de Ĉilio en Usono. Letelier en 1973 iĝis ministro pri eksteraj rilatoj kaj pli poste ministro pri defendo de Ĉilio.

Post la puĉo de Pinoĉet, Letelier estis arestita kaj turmentita. Oni transportis lin al insulo Dawson, kie oni kolektis la politikajn arestitojn. Post sia liberiĝis en 1974, li veturis al Vaŝingtono, kie li laboris en Institute for Policy Studies.

La ĉilia sekretpolico murdis la iaman internaferan ministron, generalon Carlos Prats en 1974, en argentina ekzilo per aŭtobombo. Ili mortpafis en 1975 en Romo la ĉilian kristdemokratan Bernardo Leighton kaj lian virinon. (Michael Townley)

Letelier estis murdita per aŭtobombo en 1976, kun asistentino.