Osadné laŭ historia slovaka nomo kaj ankaŭ ukraine Telepovce (hungare Telepóc) estas rutena vilaĝo en orienta Slovakio en distrikto Snina. Ĝi troviĝas 17 km for de Snina.

Osadné
(Telepovce)
hungare: Telepóc, rutene: Осадне
municipo
Vido trans la vilaĝo al sudoriento
Oficiala nomo: Osadné
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Snina
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Zemplín
Najbaras kun Nacia parko Poloniny
Rivero Udava
Situo Osadné
 - alteco 385 m s. m.
 - koordinatoj 49° 08′ 36″ N 22° 09′ 09″ O / 49.14333 °N, 22.15250 °O / 49.14333; 22.15250 (mapo)
Areo 26,523 km² (2 652,3 ha)
Loĝantaro 192 (31.12.2006)
Denseco 7,24 loĝ./km²
Unua skribmencio 1639
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 067 34
Telefona antaŭkodo +421-57
Aŭtokodoj SV
NUTS 520594
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo en Regiono Prešov
Situo en Regiono Prešov
Situo en Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Osadné
Retpaĝo: www.osadne.ocu.sk
Portalo pri Slovakio
Vido al nordo al ĉefa montĉeno de Karpatoj kun slovaka-pola limo kaj valkaldrono de rivereto Udava kaj naturrezervejo Udava malantaŭ
Templo de Leviĝo de Sinjoro

Priskribo redakti

Teritorio de vilaĝo troviĝas ĉe slovak-pola limo, ĉe ĉefa montoĉeno de Karpatoj. Tra la vilaĝo fluas rivereto Udava, kiu elfontas ĉe slovak-pola limo.

Historio redakti

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1639 sub la nomo Filerová Voľa. Sub ĉi nomo ĝi estis konata ĝis jaro 1612, poste sub la nomo Telepovce ĝis 1948. Origine ĝi apartenis al nobelara familio el Humenné, poste al aliaj nobelaraj familioj. En 1910 loĝis en la vilaĝo 664 homoj, rutenoj en majoritato, poloj en minoritato.

Vidindaĵoj redakti

Greko-katolika preĝejo el 1792. Ortodoksa preĝejo konstruita en 1933 en malnovrusa stilo. En kripto de ĉi preĝejo estas ostoj de 1025 soldatoj de unua mondmilito.

De la vilaĝo kondukas ĝis la pola vilaĝo Balnica turistmarkita piedvojo tra slovaka-pola limpasejo por piedirantoj (2 horoj). Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limkontrolado ĉesis. Sur teritorio de Pollando troviĝas Bieŝĉada arbara fervojo (pole: Bieszczadzka Kolejka Leśna) de Lupkov ĝis Cisna.

Naturprotekto redakti

Parto de vilaĝa teritorio troviĝas en Nacia parko Poloniny, kiu nordokcidente najbaras kun Landprotektita areo Orientaj Karpatoj. Sur la teritorio kuŝas du protektitaj teritorioj naturrezervejoj: