Oszkár KÁLMÁN [oskAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kálmán Oszkár estis hungara operkantisto (baso), framasono [1] Arkivigite je 2010-06-02 per la retarkivo Wayback Machine.

Oszkár Kálmán
Oszkár Kálmán en 1928
Oszkár Kálmán en 1928
Persona informo
Naskiĝo 19-an de junio 1887 (1887-06-19)
en Sânpetru Mic
Morto 17-an de septembro 1971 (1971-09-17) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo operkantisto
vdr
Tombo

Oszkár Kálmán [2][rompita ligilo] naskiĝis la 19-an de junio 1887 en Hungara reĝlando en Kisszentpéter (nuntempa Sânpetru Mic en Rumanio), li mortis la 17-an de novembro 1971 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Oszkár Kálmán devenis el juda familio. Li frekventis komercistan mezlernejon, poste li laboris en oficejo. Dum libertempo li lernis muzikon private, li kantadis en koruso, poste li lernis kantoteknikon en Munkeno. Post provokanto li aliĝis al trupo de Budapeŝta Ŝtata Operejo en 1913, en la sekva jaro li ricevis jam gravajn rolojn. En 1918 en premiero de Béla Bartók: Burgo de la Blubarbulo li kantis la titolrolon. Ĝis la emeritiĝo en 1954 li restis en la Operejo escepte kelkajn jarojn. Inter 1927–1929 li kantadis en Berlino, inter 1940 kaj 1945 pro la kontraŭjudaj leĝoj li rajtis kantadi nur antaŭ judoj. En 1946 li estis nomumita eterna membro de la Operejo, li ricevis premion en 1954. Li ofte kantis oratoriojn ankaŭ - kiel gasto - en Germanio.

Elektitaj roloj redakti

Fontoj redakti