Ota Dub (naskiĝis la 8-an de februaro 1909 en Hradec Králové - mortis la 17-an de majo 1987 en Prago) estis ĉeĥa verkisto, laŭprofesie kuracisto.

Ota Dub
Persona informo
Aliaj nomoj Michal Dudek
Naskiĝo 8-an de februaro 1909 (1909-02-08)
en Hradec Králové
Morto 17-an de majo 1987 (1987-05-17) (78-jaraĝa)
en Prago
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo kuracistoverkistodramaturgo
vdr

Post gimnazio en la naskiĝurbo li studis medicinan fakultaton en Prago (1933). Post la dua mondmilito li laboris kiel ĉefkuracisto de la interna fako en la Praga hospitalo Bulovka, poste en la urboj Liberec kaj Ústí nad Labem.

Li verkis fakajn studaĵojn pri medicino, sed ankaŭ multajn beletraĵojn el la kuracista medio, kontribuis al pluraj revuoj. Li uzis ankaŭ pseŭdonimojn Jan Tomš, Michal Dudek, Zdeněk Wagner.

Li amikis kun Eva Seemannová, kiu prezentis lian rakonton Ĉu mi estas bestio? ankaŭ esperantlingve. La rakonton inspiris rememoroj de la edzino de poeto Jiří Karen.

Verkoj redakti

  • Jenom já (Nur mi, 1931, rakonto)
  • Soucitem spoutaný (Per kompato katenita, 1946, romano)
  • Hrdina v civilu (Heroo en la civila vivo, 1949, romano)
  • Vavřín a růže (Laŭro kaj rozo, 1953, dramo)
  • Chytrák (Ruzulo, 1958, dramo)
  • Lékař Viktora (Kuracisto Viktora, 1963, romano)
  • Sentimentální milenec (Sentimenta amanto, 1973)
  • Karolína Světlá (1975, eseo pri verkistino)
  • Skulina (Fendeto, 1976, romano)
  • Přísahám a slibuji (Mi ĵuras kaj promesas, 1977, romano)
  • Profesoři (Profesoroj, 1980, romano)
  • Mimořádný případ (Eksterordinara kazo, 1980, romano)
  • Doktorka (Doktorino, 1982, romano)
  • Fantastické operace (Fantazienhavaj transplantoj, 1982, romano sciencfikcia)
  • Doktorské a jiné příběhy (Kuracistaj kaj aliaj okazaĵoj, 1984, rakontoj)
  • Byt na Vinohradech (Loĝejo en la kvartalo Vihohrady, 1986, romano)
  • Lásky z vděčnosti a jiné příběhy (Amoj pro dankemo kaj aliaj historietoj, 1987)
  • Rytíř ducha (Kavaliro de la spirito, 1993, postmorte eldonita romano pri kuracisto kaj verkisto Josef Thomayer)

Fakaj verkoj redakti

  • Cukrovka od A do Z (Diabeto de A ĝis Z)

En Esperanto aperis redakti

  • Ĉu mi estas bestio? (Paco 1982 - alia traduko de la sama rakonto ekzistas manuskripte sub titolo Estas mi aŭ ne estas bestio? en traduko de Eva Seemannová)