Ottó Varga
Ottó Varga, laŭ hungarlingve kutima nomordo Varga Ottó estis hungara matematikisto, profesoro, membro (korespondanta en 1950, ordinara en 1965) de Hungara Scienca Akademio.
Ottó Varga | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de novembro 1909 en Szepetnek, ![]() |
Morto | 14-an de junio 1969 (59-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 6/1-1-28 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Hamburga universitato (1934–1935) Germana Universitato Prago (1929–1934) Universitato de Vieno - arkitekturo (1927–1928) Gymnázium Pavla Országha Hviezdoslava v Kežmarku (en) ![]() ![]() |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | matematikisto ![]() |
Ottó Varga [1] naskiĝis la 22-an de novembro 1909 en Szepetnek. Li mortis la 14-an de junio 1969 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiOttó Varga frekventis universitatojn en Vieno kaj Prago. Li doktoriĝis en 1933. Post okupe de Prago fare de Tria Regno li ekinstruis en Universitato Kolozsvár en rango privata profesoro, ekde 1942 li instruis ankaŭ en universitato de Debrecen, kie li ricevis la rangon publika ordinara profesoro en 1948. En 1949 li fondis fakrevuon Publicationes Mathematicae kune kun Alfréd Rényi kaj Tibor Szele. Inter 1958-1967 li estis katedrestro en teknika universitato en Budapeŝto. Li okupiĝis precipe pri la integrala geometrio. Li ricevis premion Kossuth en 1952, pli frue en 1944 ankaŭ alian malpli gravan premion.
Elektitaj publikaĵoj
redakti- Integralgeometrie (1935)
- Zur Herleitung des invarianten Differentials in Finslerschen Räumen (1941)
- Az integrálgeometria alkalmazásai a geometriai optikában (1951)
- Über die Zerlegbarkeit der Finslerschen Räumen (1960)
Memorigiloj
redakti- memortabulo en Debrecen
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2014-02-24 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2014-01-17 per la retarkivo Wayback Machine