Pál Andai

hungara arkitekto

Pál Andai, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Andai Pál estis hungara arkitekto, sciencohistoriisto, fervojisto. Lia origina familia nomo estis Abelsberg ĝis 1932.

Pál Andai
Persona informo
Naskiĝo la  5-an de oktobro 1902(nun 1902-10-05)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Budapeŝto
Morto 2004
en  Hungario Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo arkitektofervojisto • historiisto de scienco
vdr

Pál Andai[1] naskiĝis la  5-an de oktobro 1902(nun 1902-10-05) en Budapeŝto, li mortis en 2004 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Pál Andai maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1920, en la sekva jaro akiris seruristan licencon, fine arkitekturan diplomon en Reĝa Universitato palatino József en 1928. Post la diplomo li estis arkitekto de Hungaraj Ŝtatfervojoj province, ekde 1937 en Budapeŝto. Dum la nazia erao (1944) li estis trudlaboristo, tamen li faris arkitektajn laborojn. Post la paco li partoprenis en rekonstruo de fervojaj linioj. Inter 1949-1968 li laboris en ŝtata arkitekta oficejo, kie li okupiĝis pri digoj, tuneloj, poste li pensiuliĝis. Nepre menciindas lia scienchistoria verkaro.

Lia edzino naskis 3 gefilojn en 1930, 1932 kaj 1946. Andai vidviĝis en 1980. Li ricevis premiojn inter 1953-2002.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Völgyzárógátak. – Tornyok és gyárkémények. – Egyéb feszített szerkezetek. (libro, 1952)
  • A mérnöki alkotás története (monografio, 1959, 2013)
  • A technika fejlődése az őskortól az atomkor küszöbéig (monografio kaj disertaĵo, 1965)
  • A dunaújvárosi löszpart rendezése (1970)

Fontoj redakti

Referencoj redakti