Pál Schweitzer (esteto)

Pál Schweitzer [ŝvejcer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schweitzer Pál estis hungara esteto, literaturhistoriisto, redaktoro, tradukisto, bibliografo. Lia patro estis viktimo de la holokaŭsto.

Pál Schweitzer [1] naskiĝis la 26-an de julio 1935 en Budapeŝto. Li mortis la 23-an de februaro 2005 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Pál Schweitzer devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1958, post 4 jaroj li doktoriiĝis samloke. Post la diplomo li laboris en librovendejo monatojn, poste li estis bibliografo, poste dokumentisto en ŝtata distribuejo pri libroj. Li estis redaktoro de literaturaj revuoj inter 1963 kaj 1995. Li kandidatiĝis en 1976. Li esploris en Zuriko en la jaro 1980. Li multe okupiĝis pri poezio de Endre Ady (eĉ li trovis nekonatan muzon de Ady). Li ricevis premion en 1976. Li havis edzinon, kiu naskis filon.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Ady versszerkezeteinek néhány kérdése (1960)
  • Thomas Mann és kiadója levelezésük tükrében (1973)
  • A szép magyar könyv 1976–1979 redaktoro de libroserio
  • 14 600 Thomas Mann levél (14 600 leteroj de Thomas Mann), (1988)
  • Ady és Mylitta (1996), pri la nova muzo de Ady
  • Egy fájdalmas, nagy élet jussa (2004)
  • Naplók. I–II. tradukaĵoj de Thomas Mann

Fontoj redakti