Pánd
Pánd (pAnd) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Nagykáta. La loknomo ne havas sencon en la hungara.
Bazaj informoj redakti
47° 21′ 01″ N 19° 38′ 00″ O / 47.35028 °N, 19.63333 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 21′ 01″ N 19° 38′ 00″ O / 47.35028 °N, 19.63333 °O (mapo)
Situo redakti
La vilaĝo situas en valo ĉirkaŭita de montetoj, laŭ traira flankovojo inter urboj Pilis kaj Nagykáta. La lasta urbo troviĝas 13, Pilis 14, Jászberény 30, Újszász 45, Szolnok kaj Budapeŝto po 54 km.
Historio redakti
La unua mencio devenas el 1275. En la turka erao la komunumo senhomiĝis, sed refondiĝis en 1689. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, poŝto.
Vidindaĵoj redakti
La kalvinana preĝejo konstruiĝis en 1781, la turo estas 30 m-ojn alta.
Pri la vilaĝo oni nomumis grioton.
Famuloj redakti
En Pánd naskiĝis Sándor Gáspár (politikisto) kaj skermisto Sándor Pósta.