Péter Bakonyi [bakonji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bakonyi Péter estis hungara skermisto (sabristo), trifoja olimpiano, mondĉampiono, komputosciencisto. Lia origina familia nomo estis Buchwald [buĥvald] ĝis 1958.

Péter Bakonyi
Persona informo
Naskiĝo 17-an de februaro 1938 (1938-02-17) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo skermanto • komputosciencisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Péter Bakonyi[1] naskiĝis la 17-an de februaro 1938 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Péter Bakonyi devenis el juda familio. Li maturiĝis en mezlernejo en 1956, poste li estis helplaboristo. Li akiris elektroinĝenieran diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1965, li doktoriĝis samloke en 1969, poste li ricevis stipendion, helpe de tio li kandidatiĝis en 1974. Post la diplomo li ankaŭ laboris en esplorinstituto, kie li okupiĝis pri komputilaj retoj. En la 1990-aj jaroj li havis altan postenon en sekureca kompanio, en la sekva jardeko en koncerna ministerio. En 2007 li ricevis titolon titulara altlerneja instruisto, krome li ricevis premiojn inter 1990-2007. Li edzino naskis dufoje.

Sporta kariero redakti

Péter Bakonyi frue komencis skermi. En la sekvaj jaroj li estis hungara ĉampiono trifoje (1962, 1965, 1971). Li estis ĉampiono en universiadoj kvarfoje (1961-1965), li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1964, Somera Olimpiko 1968 kaj Somera Olimpiko 1972 kun 2 bronzaj medaloj, krome en mondĉampionumo li estis la unua en 1966. Inter 1977 kaj 1989 li estis prezidanto de la hungara skerma asocio. Fine en 2000 li estis ĉampiono inter la veteranoj.

Fontoj redakti

Referencoj redakti