Péter G. Szalay [gE salai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szalay Péter G. estas hungara kemiisto, altlerneja instruisto.

Péter G. Szalay
Persona informo
Naskiĝo 17-an de junio 1962 (1962-06-17) (62-jaraĝa)
en Szentes
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Vieno - doktoro de filozofio (1986–1989)
Universitato Eötvös Loránd - magistro de scienco (1981–1986)
Zalaegerszegi Zrínyi Miklós Gimnázium (en) Traduki (–1980) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kemiisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Péter G. Szalay[1] naskiĝis la 17-an de junio 1962 en Szentes.

Biografio

redakti

Péter G. Szalay akiris kemian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1986. Li ricevis stipendion en kemia instituto de Universitato de Vieno inter 1986-1989 kaj fine li doktoriĝis (Ph.D.). Ekde 1988 li estis asistanto, post du jaroj lektoro, ekde 1994 docento, ekde 2003 profesoro. Inter 2005-2008 li estis institutestro, inter 2008-2010 katedrestro, ekde 2009 laboratoriestro. Intertempe li havis stipendiojn inter 1999-2002, 2003-2004, 2010-2011. Kelkfoje li pasis tempojn eksterlande: universitato de Florido (studento, 1991-1993), universitato de Mainz (1996-1997), de Teksaso (2003-2004), de Reims (2008-2009, instruisto), de Florido (2010-2011, instruisto). Li kandidatiĝis en 1991, doktoriĝis ĉe Hungara Scienca Akademio en 1999, la habilitiĝo okazis en 2001. Li ricevis premiojn inter 2010-2017. Li edziĝis en 1987, lia edzino naskis 4 gefilojn.

Elektitaj artikoloj (kun aliaj)

redakti
  • SCALED QUANTUM-MECHANICAL (SQM) FORCE-FIELD AND VIBRATIONAL ASSIGNMENT FOR HEXATRIENE (1987)
  • ANALYTIC ENERGY GRADIENTS FOR THE 2-DETERMINANT COUPLED-CLUSTER METHOD WITH APPLICATION TO SINGLET EXCITED-STATES OF BUTADIENE AND OZONE (1994)
  • Analytic first derivatives for general coupled-cluster and configuration interaction models (2003)
  • Benchmarking for Perturbative Triple-Excitations in EE-EOM-CC Methods (2013)
  • Accuracy of spin-component scaled CC2 excitation energies and potential energy surfaces (2019)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti