Péter P. Müller
Péter P. Müller [pÉter pÉ muler], laŭ la hungarlingve kutima nomordo P. Müller Péter estis hungara teatrohistoriisto, literaturhistoriisto, altlerneja instruisto. Li uzis ekde 1983 la majusklon P por fari diferencon inter la samnomuloj.
Péter P. Müller | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de julio 1956 (68-jaraĝa) en Pécs |
Lingvoj | hungara • angla |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | ELTE Faculty of Humanities (en) (1980–1982) Pécsi Tanárképző Főiskola (en) (1976–1980) Gymnasium of Cistercian Order of the Louis the Great (en) (–1974) |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto teatrologo teatra historiisto universitata instruisto |
Péter Müller[1] naskiĝis la 11-an de julio 1956 en Pécs.
Biografio
redaktiPéter P. Müller maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste en 1980 li akiris pedagogian diplomon en Altlernejo de Pécs, post 2 jaron pli valoran en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Depost la unua diplomo li instruis 2 jarojn en bazlernejo en Pécs, poste en Universitato Janus Pannonius (1982-1984: praktikanto kun stipendio, 1984-1986: asistanto, 1986-1996: lektoro, 1996-1999: docento), krome kelkfoje li instruis en aliaj universitatoj, eĉ eksterlande. Li estis institutestro pri teatroscienco en Budapeŝto inter 1999-2004, poste li revenis al la universitato jam kiel kaj profesoro, inter 2012-2016 katedrestro. Intertempe li kandidatiĝis en 1995, li doktoriĝis en 2010 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia habilitiĝo okazis en 2003, baldaŭ li estis vicdekano inter 2012-2016.
Li edziĝis en 1983, lia edzino naskis 2 gefilojn en 1987 kaj 1999. Li ricevis premion 1989.
Elektitaj libroj
redakti- A groteszk dramaturgiája (1990)
- Hamlettől a Hamletgépig (2008)
- A magyar dráma az ezredfordulón (2014)
- Színház önmagán kívül (2021)
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM96353 hungarlingva datenaro de muzeo