Péter Vályi

Péter Vályi [vAji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vályi Péter estis hungara politikisto, ministro, kemiisto.

Péter Vályi
ministro pri financoj en Hungario
Persona informo
Naskiĝo 25-an de decembro 1919 (1919-12-25)
en Szombathely
Morto 18-an de septembro 1973 (1973-09-18) (53-jara)
en Miskolc
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto [#]
Ŝtataneco Hungario [#]
Partio Partio de Hungaraj Laboristoj [#]
Profesio
Okupo ekonomikistopolitikisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Péter Vályi [1] naskiĝis la 25-an de decembro 1919 en Szombathely. Li mortis la 18-an de septembro 1973 en Miskolc.

BiografioRedakti

Péter Vályi frekventis teknikuniversitaton en Budapeŝto, kie li ekhavis diplomon en 1942. Li laboris en diversaj uzinoj, krome li estis soldato kaj ankaŭ trudlaboristo. En la frua 1945 li estis arestita pro komunista propagando. Post monatoj li aliĝis al la komunistoj. Paŝo post paŝo li ricevis pli signifajn ŝtatajn kaj partiajn postenojn. Inter 1948 kaj 1952 li instruis en Universitato Marx Károly. Ekde 1954 li havis postenon en la ministerio. Inter 1967 kaj 1971 li estis ministro pri financo, poste vicĉefministro, krome li havis altajn partiajn postenojn. Li apartenis al stabo, kiu kreis Novan ekonomian mekanismon. Li mortis en akcidento, li perdis la ekvilibron kaj li falis en ferfandejon. Tiu morto kreis longe temon al la publiko.

FontojRedakti