p-Krezolo
p-Metila fenolo | |||
Kemia formulo | |||
p-Metila fenolo | |||
p-Krezolo estas allogaĵo por la moskitoj de la genro Anopheles. | |||
CAS-numero-kodo | 106-44-5 | ||
ChemSpider kodo | 13839082 | ||
PubChem-kodo | 2879 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senkolora aŭ flaveca solidaĵo, kun dolĉeca odoro, kiu malheliĝas sub sunekspozicio[1] | ||
Molmaso | 108,13992 g mol−1 | ||
Denseco | 1,034 g/cm−3[2] | ||
Fandpunkto | 33,8°C [3] | ||
Bolpunkto | 202°C [4] | ||
Refrakta indico | 1,5312 | ||
Ekflama temperaturo | 89°C [5] | ||
Solvebleco | Akvo:20 g/L[6] | ||
Mortiga dozo (LD50) | 207 mg/kg (buŝe) [7] | ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H301, H311, H314 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P260, P262, P264, P270, P280, P301+316, P301+330+331, P302+352, P302+361+354, P304+340, P305+354+338, P316, P321, P330, P361+364, P363, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
p-Krezolo aŭ p-metila fenolo estas organika kombinaĵo rezultanta per traktado de tolueno kaj natria sulfato. Ĝi estas senkolora aŭ flaveca solidaĵo, kun dolĉeca odoro, kiu malheliĝas sub sunekspozicio, iomete solvebla en akvo. p-Krezolo posedas 7 karbonatomojn, 8 hidrogenatomojn kaj 1 oksigenatomon.
p-Krezolo estas senkoloraj kristaloj ĉe media temperaturo. Ĝi estas iomete solvebla en akvo, kaj la akva solvaĵo estas malforte acida. Laŭ acideco, la kunmetaĵo egalrilatas al fenolo. p-Krezolo estas, interalie, kombinaĵo de homa, ĉevala kaj porka ŝvito. Oni trovis, ke ĝi altiras, interalie, inajn moskitojn de la genro Anopheles.
Preparado kaj uzo
redaktip-Krezolo kaj ĝiaj izomeroj troviĝas en karbogudro, kiu antaŭe estis la ĉeffonto de krezoloj. Tamen, la apartigo de m- kaj p-Krezoloj iĝas malfacile, ĉar iliaj proksimaj bolpunktoj malhelpas apartigon per distilado. Hodiaŭ, p-Krezolo estas plejparte produktita sinteze. La plej grava metodo estas la sulfonado de la tolueno uzanta densan sulfatan acidon en p-toluenosulfonatan acidon, kaj la rezulta sulfata acido estas varmigita kun natria hidroksido kaj natria sulfito je temperaturo de pli ol 300 °C, post kio p-Krezolo estas formita. Tre pura produkto ankaŭ povas esti sintezita per baza hidrolizo de p-klorotolueno aŭ per malkomponado de la p-cimena hidroperoksido kun acido.
p-Krezolo estas uzata por la produktado de antioksidantoj kaj stabiligiloj. El ĝi oni produktas grandajn kvantojn de 2,6-du-terc-butil-4-metilfenolo, aŭ buterigita hidroksiotolueno, kiu estas uzata kiel antioksidanto en kaŭĉuko kaj nutraĵoj. Aliaj kemiaĵoj produktitaj de p-Krezolo inkludas 2-terc-butil-4-metilfenolo kaj kelkajn kunmetaĵojn kaj novolak rezinojn uzatajn en la produktado de tinkturfarboj.
Sintezoj
redaktiSintezo 1
redakti- Preparado de la p-krezolo per traktado de tolueno kaj natria sulfato:
Sintezo 2
redakti- Preparado de la p-krezolo per traktado de tolueno kaj hidrogena peroksido:
Sintezo 3
redakti- Preparado de la p-krezolo per hidrolizo de la p-klorotolueno:
Sintezo 4
redakti- Preparado de la p-krezolo per traktado de p-klorofenolo kaj metano: