Padarovce (hungare Balogpádár) estas vilaĝo en Slovakio, en regiono Banská Bystrica, en distrikto Rimavská Sobota.

Padarovce situas en la plej griza regiono

Situo redakti

Padarovce situas sur ebenaĵo kaj sur mildaj deklivoj, laŭ rivereto, laŭ traira flankovojo. Rimavská Sobota troviĝas en distanco de 10 km-oj.

Historio redakti

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1407 en formo "Also Padar" (=suba Padar). En 1710 pesto okazis. En 1910 loĝis en Balogpádár 537 homoj, (499 hungaroj, 14 slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon Balogpádár apartenis al Hungara Reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Feled, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Balogpádár rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito triono de la hungaroj estis deportitaj al Hungario. La restaĵo iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Padarovce 186 da homoj, (97 hungaroj, 87 slovakoj, po 1 cigano kaj ĉeĥo).

Vidindaĵo redakti

Eksteraj ligiloj redakti