Palmira Lukoševičienė

litova pedagogo, instruistino de franca lingvo kaj esperantistino
Ĉi tiu artikolo temas pri instruisto kaj esperantisto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Palmyra (apartigilo).
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.


Palmira Lukoševičienė estis Palmira Birbilaitė (naskiĝis la 17-an de marto 1933 en vilaĝo Pašiliai, urbo Subačius, distrikto Panevėžys, Litovio) estas litova pedagogo, instruistino de franca lingvo kaj litova esperantistino. Edzino de fama litova esperantisto Telesforas Lukoševičius.

Palmira Lukoševičienė
Persona informo
Naskiĝo 17-a de marto 1933
en vilaĝo Pašiliai, urbo Subačius, distrikto Panevėžys, Litovio
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Vilno Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Telesforas Lukoševičius Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1960–) Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Esperantistiĝis en 1960
vdr

Esperantista agado

redakti

Kiam Palmira studfinis la Vilnan universitaton, juna instruistino de la franca lingvo en 1960 memstare eklernis Esperanton el la ĵus aperinta lernolibro de Ipolitas Cieška kaj Juozas Petrulis. Veninte al Panevėžys en 1973, ŝi trovis Esperanto-kurson, kaj sekvan jaron jam partoprenis tritagan renkontiĝon kun eksterlandaj esperantistoj en Rigo. Ŝi aliĝis Esperanto-klubon de Panevėžys kaj komencis instrui Esperanton en diversaj lernejoj ankaŭ en aliaj urboj de Norda Litovio.

En 1977 jaro Palmira edziniĝis al Telesforas Lukoševičius, jam renoma esperantisto, kaj fariĝis lia dekstra mano en promociado de E-movado kaj tradukado de litova literaturo. Ili ambaŭ tradukis "Nur tri lupidoj" de Vytautas Petkevičius, "Herkus Mantas" de Juozas Grušas, preparis unu el numeroj de revuo Litovio Hodiaŭ. En lernojaro 1985-86 ŝi fondis Esperanto-klubon "Puntukas" (laŭ la mita nomo de plej granda ŝtono en Litovio). Post unu jaro, en urbo Kupiškis, post prelego kaj ekspozicio pri esperanto, ŝi organizis E-kursojn por plenkreskuloj kaj por lernantoj. Post ambaŭ kursoj ŝi sukcesis tie fondi Esperanto-klubon "Verda lumo". Poste ŝi daŭre instruis esperanton en urbo Panevėžys.

Palmira havas tre belan voĉon kaj multe koncertis kiel ano de Esperanto-ĥoro de Panevėžys. Ne nur en Litovio - dum Baltiaj Esperanto Tendaroj (BET), Zamenhof tagoj kaj aliaj aranĝoj, sed ankaŭ en Pollando kaj Bulgario. Ofte fariĝante laŭreato en kantado, ŝi gajnis multegon da diplomoj. Preskaŭ neniu BET aŭ Zamenhof tago aŭ belarta programo "Muzo" pasis sen ŝia partopreno. Kune kun la klubanoj ŝi vojaĝis al najbaraj E-kluboj en urboj Pasvalys kaj Biržai. Kaj ne nur por kanti kun la ĥoro. Laŭ ŝia iniciato esperantistoj de Panevėžys ordigis tombojn de ribeluloj, k. t. p.

En 1982 palmira la unuan fojon veturis eksterlanden, al tiama Ĉeĥoslovakio. tie ŝi akiris amikojn, kun kiuj ŝi korespondas ĝis nun. Kaj la geografio de ŝiaj E-vojaĝoj vastiĝis. Ŝi partumis Universalajn Kongresojn en Montpellier (Francio), Tel-Aviv (Izraelo), Vilno (Litovio), Florenco (Italio), Kopenhago (Danio), Rejkjaviko (Islando), Bonaero (Argentino), Lillo (Francio); Esperanto-katolikajn kongresojn (IKUE) en Kromeriž (Ĉeĥio), Kretinga (Litovio), Pelplin (Pollando) kaj Rimini-Romo (Italio).

Tradukado kaj verkado

redakti

Palmira esperantigis multajn rakontojn kaj plurajn librojn, ankoraŭ ne eldonitajn. Kun kuracistino Alma Šlamaitė ŝi el Esperanto tradukis litovlingven "Kuracaj manĝaĵoj" (jam eldonite). Krome P. Lukoševičienė kompilis el diversaj Esperanto-periodaĵoj kelkajn tre interesajn libretojn: "Popoloj rakontas", "Ridu kun ni", "Steloj de la homa kulturo", "Gramo da epigramoj", "El planta kaj animala mondo", "Ĉu vi scias?", "Sen kompliko sen koliko Esperanto-gramatiko" kaj "Gastronomia mondvojaĝo".

Fontoj

redakti