Palotás [palotAŝ] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en Distrikto Pásztó. La loknomo signifas: palaca.

Preĝejo de Palotás

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Palotás situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Hatvan troviĝas 18, Pásztó 20, Aszód 22 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1246. En 1439 la loko apartenis al fortikaĵo de Buják, la kampoj apartenis al Stefano Báthory. n la 17-a jarcento la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio, tiam la administra centro estis en Vác. En 1678 Emeriko Thököly okupis la vilaĝon, kiu ne senhomiĝis dum la bataloj. Inter 1981-1990 Palotás unuiĝis kun Héhalom sub nomo Palotáshalom. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, biblioteko, kuracejo, apoteko, klubo de maljunuloj, vendejoj.

Vidindaĵoj redakti