Pankasz [pankas] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Körmend.

Sonorilostablo (tutlande konata) de Pankasz

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Pankasz situas sur mildaj deklivoj laŭ Zala (rivero), laŭ fervojo Budapeŝto-Slovenio. Őriszentpéter troviĝas 6, Szentgotthárd 30, Szombathely 50, Budapeŝto 241 km.

Historio redakti

La vilaĝo estis menciita unuafoje en 1393. La sonorilostablo de Pankasz estis konstruita en 1755. Ĝi estas el kverka ligno, la sonorilegon protektas ligna ŝindo, la konstruaĵon sekala pajlaro [1][rompita ligilo].

En la vilaĝo funkcias ankaŭ brikoproduktejo, fondita en 1896. Aliaj vilaĝoservoj estas infanĝardeno, lernejo, kuracisto, dentokuracisto, vendejo, migra poŝto.

Vidindaĵoj redakti

La supre menciita sonorilostablo estas tutlande konata.