Papiaso de Hierapoliso

(Alidirektita el Papiaso el Hierapolo)

Papiaso de Hierapoliso (Antioĥio, ĉirkaŭ 70130) estis episkopo de Hierapoliso (nuna Pamukkale en Turkio) najbare de Laodikeo de Frigio. Li estas honorata kiel sanktulo en la Katolika Eklezio, kaj lia liturgia festo estas celebrata la 22-an de februaro.

Sankta
Papiaso de Hierapoliso
Sanktulo, episkopo
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 70
en Malgrandazio
Morto ĉ. 130
en Smyrna
Religio Apero de kristanismo vd
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Azio vd
Profesio
Okupo pastroverkisto vd
Laborkampo pastora zorgado vd
Aktiva en Malgrandazio vd
Episkopo de Hierapoliso
Sanktulo, Patro de la Eklezio
Honorata en la katolika kaj orienta eklezioj
Festotago 22-a de februaro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Hierapoliso, Pordo de Domiciano.

Biografio redakti

Malmulte oni scias pri tiu episkopo de la originoj de la kristana Eklezio: la informoj transdonitaj, fakte, de Ireneo de Liono kaj Eŭzebo de Cezareo pri Papiaso, kelkepunkte, estas nekongruaj [1]. Li estas memorigata pro sia impona verko en kvin libroj, Eksplikoj pri la sentencoj (loghia) de la Sinjoro (Λογἱων κυριακῶν ἐξηγήσεις), kies konserviĝis ĝis hodiaŭ nur 13 fragmentoj[2]. Tiu verko estas datita je 110[3]. La ĉeesto de ŝemidismoj en lia lingvaĵo lin lokigus, aparte, en la grupo de judoj-kristanoj [4].

La unua referenco pri Papiaso estas raportita de Ireneo de Liono (fino de la 2-a jarcento) kiu reirigas al Papiaso la vortojn kiujn la Sinjoro Jesuo estus dirinta pri la eksterordinara fekundeco de la vito en la nova Regno. Eŭzebo de Cezareo (275 ĉirkaŭ – 30-a de majo 339]]), kiu lin memorigas en sia Prieklezia historio, pri li ne havis grandan estimon kaj lin citas kiel konceptinto pri la pensojarmilisma, nome pri la ideo ke antaŭ ol okazos la universala juĝo pasus mil paradizaj jaroj sur la tero sen iu ajn sufero por la homaro.

En siaj verkoj Papiaso montras la streĉon en la fidela serĉado pri la instruoj de Jesuo ankaŭ pere de la senpera aŭskultado de la disĉiploj: "Mi, fakte, juĝis ke la aferoj entenataj en la libroj al mi utilis tiel kiel la aferoj (komunikitaj) el la viva kaj konstanta voĉo"[5]. Li provis, tial, kolekti, en sia verko, tiujn atestaĵojn venantajn senpere de la disĉiploj de Kristo kaj ke kiuj voĉe estis trandonitaj al iliaj posteuloj en momento en kiu la Eklezio vidas malantaŭ siaj ŝultroj ne nur la generacion de tiuj kiuj persone estis vivintaj kaj sekvintaj Jesuon, sed ankaŭ tiuj de iliaj senperaj posteuloj.

Laŭ Ireneo, Papiaso estis amiko kaj kompanulo de Sankta Polikarpo kaj aŭkusltanto de Johano la teologo[6] interpretenda tamen, laŭ Eŭzebo, kiel aludo al “Johano la presbitero”. [7]

Laŭ unu el la tradicioj Papiaso mortis martiro sur la ŝtuparo. La fidelularo lin konsideris sanktulo pli pro liaj virtoj de kristano kaj pastoro ol pro liaj meritoj de verkisto.

Fragmentoj pri la evangelioj laŭ Marko kaj Mateo redakti

La plej famaj fragmentoj koncernas informojn pri la evangeliistoj Marko kaj Mateo. Laŭ Papiaso Marko kolektis la atestaĵojn de Sankta Petro, dum Mateo zirgis unuan aramelingvan redakton de sia evangelio [8].

La raportaĵo pri Marko jenas: [9]“Marko, fariĝinte interpreto de Petro, zorgeme verkis, sed ne laŭorde, ĉion kion li memoris pri la aferoj diritaj aŭ faritaj de la Sinjoro. Ne estis Li, fakte, kiun Marko estis vidinta aŭ sekvinta, sed, kiel jam dirite, tiu estis Petro. Kaj tiu lasta liveris siajn instruojn laŭ la bezonoj de la momento, sen formi ordan kolekton de la diroj de Sinjoro, tiel ke ne estis Marko la eraranta skribante iujn aferojn tiel kiel li ilin memoris. Pri unusola afero, fakte, li zorgis en siaj raportaĵoj: preterlasi nenion de al aferoj ke estis aŭdinta kaj diri nenion mensogan.”(Papiaso, citita de Eŭsebio, Prieklezia historio.)

Pli sinteza, male, la informo pri Mateo: [10]:

“Mateo kolektis, do, la dirojn en la lingvo de Hebreoj, kaj ĉiu ilin interpretis laŭ sia kapablo.”[11] (Eŭsebio samverke).

Notoj redakti

  1. Cfr. Santi Grasso, Il vangelo di Giovanni. Commento esegetico e teologico, 2008, p. 817-818.
  2. Enrico Cattaneo, Patres ecclesiae. Un'introduzione alla teologia dei padri della Chiesa, 2007
  3. Cfr. Kortner e Bartlett, in Giovanni Magnani, "Tu sei il Cristo: cristologia storica", 2002.
  4. H.H.Schmidt, in Giovanni Magnani, "Tu sei il Cristo: cristologia storica", 2002.
  5. Giuseppe Ricciotti, Vita di Gesù, Mondadori, 1962.
  6. La plej granda parto de interpretistoj identigas tiun Johanpn presbiterpn kun la aposto Johanp.
  7. Santi Grasso, 2007
  8. Enrico Cattaneo, Patres ecclesiae. Un'introduzione alla teologia dei padri della Chiesa, 2007
  9. Cfr. Giovanni Magnani, "Tu sei il Cristo: cristologia storica", 2002
  10. Cfr. Giovanni Magnani, "Tu sei il Cristo: cristologia storica", 2002
  11. Esploristoj tradukas ankaŭ divermaniere, tamen kun la sma senco. Jen la grekaj vortoj de Eŭsebio: “Ματθαῖος μὲν οὖν ἑβραΐδι διαλέκτῳ τὰ λόγια συνετάξατο, ἡρμήνευσεν δ' αὐτὰ ὡς ἧν δυνατὸς ἕκαστος». Ĉu temas pli hebrea aŭ aramea lingvoj? Kiel oni scias, Hebreoj tiam ne plu parolis la hebrean sed la aramean: la aramea, do, estas hebrea. Ĉu vere eksitis evangelio ŝemida ? Laŭ fakuloj la afero ne gravas ĉar la frazo ŝajnas aludi al stilo aŭ maniero verki kaj ne propre al lingvo. Tamen, ankaŭ aliaj verkistoj pensigas ke la unuaj verkoj de la kristana originoj estas en ŝemida lingvo

Eksteraj ligiloj redakti

Bibliografio redakti

  • Bart Ehrman, The Apostolic Fathers : Volume II. Epistle of Barnabas. Papias and Quadratus. Epistle to Diognetus. The Shepherd of Hermas, (Loeb Classical Library 25; Cambridge, Mass.: Harvard University Press, 2003), pp. 92-119.
  • Enrico Norelli, Papia di Hierapolis, Esposizione degli Oracoli del Signore: I frammenti, 2005, Paoline, Milano
  • Charles E. Hill, "Papias of Hierapolis," The Expository Times 117 (2006), pp. 309–315 doi:10.1177/0014524606065065
  • Les Écrits des Pères apostoliques, Texte intégral, Cerf, 2001. [1] Arkivigite je 2006-10-10 per la retarkivo Wayback Machine.