La Parazita rabmevo, Arkta rabmevoArkta lestro, Stercorarius parasiticus, estas granda birdo de la familio de rabmevoj, nome Sterkorariedoj kaj ordo de Karadrioformaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Parazita rabmevo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Sterkorariedoj Stercorariidae
Genro: Stercorarius Stercorarius
Specio: Parazita rabmevo Stercorarius parasiticus
Carolus Linnaeus 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Stercorarius parasiticus - MHNT

Disvastiĝo redakti

Tiu holarktisa specio reproduktiĝas en la nordo de Eŭrazio kaj Norda Ameriko, tio estas en Alasko, norda Kanado, Gronlando, Islando, nordaj Skandinavio kaj Rusio kun gravaj loĝantaroj tiom sude kiom ĉe norda Skotio. Ĝi nestas en seka tundro, altaj montetoj kaj insuloj. En Britio, ili reproduktiĝas en Ŝetlandoj kaj Orkadoj, la Foraj Hebridoj, Sutherland, Caithness kaj kelkaj insuloj en Argyll (Argajlo) kaj Bute.

Ĝi estas migranta birdo somerfine kiu vintras en maro de tropikaj kaj sudaj oceanoj. En Ameriko la specio povas ĉeesti la marbordojn de orienta Usono, Kalifornia Duoninsulo (Meksiko) kaj en Suda Ameriko ekde Ekvadoro, Peruo kaj Ĉilio al marbordoj de Atlantiko en Argentino, Urugvajo kaj ĝis pli suda Brazilo. El Eŭropo ili migras al marbordoj de Afriko. Junuloj povas resti tie du jarojn antaŭ reveno.

Aspekto redakti

Temas pri granda rabmevo ĉirkaŭ 41 cm longa, sen kalkuli la centrajn vostoplumojn de somera plenkreskulo, kiuj povus aldoni aliajn 7 cm pli malpli, kun enverguro de 97 ĝis 115 cm kaj pezo de 380 ĝis 600 g. Identigo de tiu rabmevo estas komplika pro ties similaĵoj kun la Larĝvosta rabmevo kaj kun la Longvosta rabmevo kaj la ekzisto de tri kolorfazoj en la sama specio Arkta rabmevo. Tiu ĉi estas pli granda ol la Griza mevo, sed malpli granda ol la Larĝvosta rabmevo aŭ la Granda rabmevo kaj pli fortika ol la Longvosta rabmevo. Ili estas multe malpli fortikaj, kun pli mallarĝaj flugiloj kaj pli falkoforma ol la Larĝvosta rabmevo, sed ĝi montras la saman ampleksan kolorvariadon. Kruroj kaj beko estas nigraj.

Plenkreskuloj de Arkta rabmevo en la hela fazo havas malhelbrunan dorson, ĉefe blankajn subajn partojn kun nur eta malhela umbraĵo anstataŭ nigra kolumo kaj helajn flugilpintojn kun blanka centra makulo. La kapo kaj kolo estas blankoflavecajn kun nigra krono. En la malhela fazo (pli abunda en la sudaj reproduktejoj) ili estas preskaŭ entute malhelbrunaj kaj birdoj en intermeza fazo estas malhela kun iom pli palaj supraj partoj, kapo kaj kolo. Ĉiuj fazoj havas la blankan centran flugilmakulon. En reproduktuloj de ĉiu fazo la du centraj vostoplumoj estas multe pli longaj ol ĉe aliaj, pintaj kiel ĉe la Longvosta rabmevo sed ne tiom longaj kaj ne kulerformaj nek turnitaj kiel ĉe la Larĝvosta rabmevo.

Junuloj estas eĉ pli probleme identigeblaj kaj estas malfacile diferencigi ilin el Larĝvosta rabmevo distance pro nur la plumaro; ĉiukaze ili estas pli malgrandaj kaj flugilmallarĝaj. Estas pli malfacile diferencigi ilin el Longvosta rabmevo, sed ili estas pli fortikaj kaj mallongflugilaj. Ili flugas pli falkoforme.

Kutimoj redakti

 
Parazita rabmevo persekutas ekzempleron de Trifringa mevo

Parazita rabmevo manĝas lemingojn kaj aliajn ronĝulojn en reproduktejoj kaj ankaŭ kleptoparazitas aŭ rabas mevojn kaj ŝternojn el ties predoj; ĝi ankaŭ mortigas birdojn. Kiel plej granda parto de la rabmevoj, ĝi estas kleptoparazita la tutan jaron, montrante grandan lertecon kiam ili atakadas siajn viktimojn. Ili povas manĝi ankaŭ aliajn birdojn, ovojn, fiŝojn, insektojn, kadavraĵojn kaj eĉ semojn aŭ berojn. Kiel aliaj rabmevoj, ĝi superflugas la kapon de homo aŭ alia entrudulo kiu alproksimiĝu al ĝia nesto. Kvankam tiu birdo ne povas damaĝi homon, tiu sperto kun birdo tiom granda estas almenaŭ iom timiga kaj povas estis eĉ doloriga.

Ili estas ofte koloniaj. Antaŭ pariĝado okazas montranta ceremonio eĉ kun manĝofero, poste la paro iĝas longdaŭre. La masklo elektas nestolokon kaj la ino konstruas ĝin, malofte per kovrado. La ino demetas unu ĝis kvar brunverdecajn ovojn (plej ofte du). Ambaŭ gepatroj kovas dum unu monato. La idoj rapide elnestiĝas; kelkaj antaŭ eloviĝo de gefratoj. Se ili estas en danĝero, la gepatroj povas ludi konfuzigan ceremonion por malproksimigi fremdulon ŝajnigante sin vunditaj, kio ne okazas ĉe aliaj rabmevoj. Ili estas silentaj birdoj escepte salutadon kaj hurladon ĉe reproduktejoj.

Ili vivas ĝis 18 jarojn.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti