Pardilla [parDIlja] estas vilaĝo kaj municipo, kodo-253, situanta en la provinco Burgoso, regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Ribera del Duero, en la jurisdikcio de Aranda de Duero.La municipo troviĝas je 143 km de la ĉefurbo tra la Norda Aŭtoŝoseo de Madrido al Iruno. Ĝi havas 130 enloĝantojn.

Pardilla
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09462
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 106  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 33′ N, 3° 43′ U (mapo)41.550555555556-3.71Koordinatoj: 41° 33′ N, 3° 43′ U (mapo) [+]
Alto 902 m [+]
Areo 15 km² (1 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pardilla (Provinco Burgoso)
Pardilla (Provinco Burgoso)
DEC
Pardilla
Pardilla
Situo de Pardilla
Pardilla (Hispanio)
Pardilla (Hispanio)
DEC
Pardilla
Pardilla
Situo de Pardilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pardilla [+]
vdr

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Festoj redakti

La plej gravaj festoj estas du:

Vidindaj konstruaĵoj redakti

La ĉefa monumento, la paroĥejo, kiu estis konstruita inter la 17-a kaj 18-a jarcentoj; estis konstruita post la detruo de la tri ekzistantaj ermitejoj, de kiu estas sciate la iama situo sed apenaŭ restas spuroj.

Alia monumento estas "el Rollo" (pilorio), ŝtona kruco sur kvarangula bazo kiu estis konstruita en la ekstremo de la placo. Tie estis ligitaj la kondamnuloj dum la epoko de la Inkvizicio, kaj la kulpuloj estis pendigitaj proksime de "Cerro de la Horca" (Monteto de la Pendumilo).

Demografio redakti

Demografia evoluo
1991 1996 2001 2004
113 123 124 126

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti