Parley Parker Christensen

usona esperantisto, advokato, politikisto kaj magistratano de Los-Anĝeleso (1869-1954)
(Alidirektita el Parley Parker CHRISTENSEN)

Parley Parker CHRISTENSEN [kristensen] (17-a de julio 1868 en la urbo Weston de la kantono Franklin, Usono10-a de februaro 1954 en Los-Anĝeleso) estis usona esperantisto, advokato, politikisto kaj magistratano de Los-Anĝeleso.

Parley Parker Christensen
Persona informo
Naskonomo Parley Parker Christensen
Naskiĝo 19-an de julio 1869 (1869-07-19)
en Weston
Morto 10-an de februaro 1954 (1954-02-10) (84-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Tombo Chapel of the Pines Crematory (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Cornell
Universitato de Utaho
Cornell Law School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Sekretario de Konstitucia Kongreso por krei ŝtaton Utah (1895); ŝtata advokato; ano kaj prezidento de ŝtata parlamento 1910-12. Kandidato de Partio de Farmistoj kaj Laboristoj (Farmer-Labor Party) por prezidento de Usono (1920), sed li malvenkis: la prezidanto de Usono fine iĝis Warren G. Harding. Poste, li servis kiel magistrato por la 9-a distrikto de Losanĝeleso du fojojn.

Naskita en la ŝtato Idaho ĉi tie li praktikis sian profesion, kiel advokato. En 1920 li transloĝiĝis al Ĉikago.

 
ĉirkaŭ la jaro 1920

Esperanto

redakti

Li interesiĝis pri Esperanto jam multajn jarojn antaŭe sed laŭ la ĉapitro pri li en la Enciklopedio de Esperanto de 1934 lia granda entuziasmo ekkomencis en Kopenhago en 1920. Li estis vicprezidanto de EANA 1931-32.

Instruis Esperanton en superaj lernejoj de Los-Anĝeleso kaj Pasadena (Kalifornio). Estante bone konata de eminentuloj li ankaŭ sukcesis gajni instruejon en "Politeknika Altlernejo,” kie la Esperanta instruisto estas pagata same kiel la ceteraj instruistoj.

Vojaĝoj

redakti

Ekde la jaro 1920 li vojaĝis ĉirkaŭ la mondo uzante Esperanton. Rondvojaĝanta, konstante en fremdaj landoj, li studis la ekonomiajn, sociajn kaj politikajn kondiĉojn de popoloj de diversaj landoj kaj uzis nur la Esperantan lingvon en neangleparolantaj landoj.

Eksteraj ligiloj

redakti