Patro, origine hungare Apa estas signifa nigra-blanka filmo en Hungario en 1966. En la sekva jaro ĝi ricevis la unuan lokon en festivalo de Moskvo. Kritikistoj taksas la filmon apartenanta al la plej bonaj hungaraj filmoj.

Patro
filmo
Originala titolo Apa
Produktadlando  Hungario
Originala lingvo hungara
Kina aperdato 1966
Daŭro 98 minutoj
Kameraado Sándor Sára
Reĝisoro(j) István Szabó (filmreĝisoro)
Scenaro István Szabó
Muziko de János Gonda
IMDb
vdr

Rolantoj redakti

Historia fono redakti

En la lasta jaro de la 2-a mondmilito regas nazia reĝimo. La judoj estas deportitaj aŭ murditaj. La Ruĝa Armeo faras finon de tiu stato post sieĝo de Budapeŝto. Sekvas erao de la socialismo kun interrompo pro Hungara revolucio de 1956. La filmo pretiĝis dum la socialismo, tial pri tiu erao reala prezentado ne povis okazi.

Historio redakti

La filmo ĉerpas multe el propra vivo de la reĝisoro-scenaristo István Szabó.

Knabo aĝis 6 en 1945, kiam lia patro mortis dum sieĝo de Budapeŝto. Baldaŭ li jam ne memoras multe de la patro, sed fantazias multe pri heroaĵoj de la patro. Pri vivo de la patro li ekscias kelkajn informojn de la patrino, sed estas pli gravaj la informoj pri la historia fono. Same li ricevas historiajn okazintaĵojn pri judino, al kiu li amindumas.

Fontoj redakti