György Kézdy
György Kézdy [djordj kEzdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kézdy György estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia origina familia nomo estis Krausz [kraŭs].
György Kézdy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Krausz György |
Naskiĝo | 14-an de februaro 1936 en Budapeŝto |
Morto | 8-an de februaro 2013 (76-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | Falo |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1962) |
Okupo | |
Okupo | aktoro televida aktoro |
György Kézdy [1] naskiĝis la 14-an de februaro 1936 en Budapeŝto, li mortis la 8-an de februaro 2013 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiGyörgy Kézdy devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li estis libroblindisto kelkajn jarojn. Li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1962. Lia ĉefinstruisto estis Zoltán Várkonyi. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Teatro Csokonai (Debrecen). Liaj sekvaj teatraj stacioj estis:
- Nacia Teatro (Pécs) (1967-1977)
- Teatro de Kecskemét (1977-1978)
- Nacia Teatro (Budapeŝto) (1978-1987)
- Teatro Szigligeti (Szolnok) (1987-1993)
- Teatro Petőfi (Veszprém) (1993-?)
En 2005 kancero atakis lin, post jaroj li sinmortis. Li ricevis 4 premiojn inter 1981-2006. Li havis edzinon, kiu naskis filon.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- William Shakespeare:
- Hamleto - Polonius, ĉefĉambelano
- La ventego - Gonzalo
- Romeo kaj Julieta - franciskana monaĥo
- Rikardo la 3-a - duko Gloster; titolrolo
- Epifanio: aŭ kiel vi volas - klaŭno
- La dresado de la megero - Hortensio
- Kiel plaĉas al vi - Jaques
- La komedio de eraroj
- Pericles - Gower
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - pluraj roloj
- Henrik Ibsen: Peer Gynt - Gömböntő
Elektitaj kinejaj filmaj roloj
redakti- Bogáncs (1958)
- Patro (filmo) (1966)
- La atestanto (1969)
- Defekt (1977)
- Valaki figyel (1985)
- Csajok (1995)
- Született lúzer (2007)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
redakti- Bors (serio, 1968)
- Aranyborjú (1974)
- Klapka légió (1983)
- A harmadik testőr (1995)
Dubladaj roloj
redakti- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Don Knotts kaj aliaj [2]
Memorigiloj
redakti- memortabulo en Budapeŝto (2016) [3] Arkivigite je 2016-02-14 per la retarkivo Wayback Machine
Fontoj
redakti- datenoj kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- membiografio Arkivigite je 2013-02-16 per la retarkivo Wayback Machine