Miklós Gábor
Miklós Gábor [miklOŝ], hungare Gábor Miklós, Esperante Nikolao Gábor estis hungara aktoro kaj reĝisoro.
Miklós Gábor | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de aprilo 1919 en Zalaegerszeg |
Morto | 2-an de julio 1998 (79-jara) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Memorigilo ![]() | |
Familio | |
Edz(in)o | Éva Ruttkai • Éva Vass |
Infano | Júlia Gábor |
Okupo | |
Okupo | aktoro • teatra aktoro • filmaktoro • reĝisoro • scenaristo |
Miklós Gábor naskiĝis la 7-an de aprilo 1919, Zalaegerszeg - mortis la 2-an de julio 1998, Budapeŝto.
BiografioRedakti
Miklós Gábor finis la aktoran ĉeflernejon en 1940 en Budapeŝto. En la sekva jaro li komencis sian aktoran karieron en Teatro Madách. Inter 1945–1954 li aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto), poste li reiris al Teatro Madách. Poste li roladis ankaŭ en provincaj teatroj. Li edziĝis dufoje, lia unua edzino estis Éva Ruttkai, la dua Éva Vass. Li ricevis premion Kossuth en 1953, poste 4 aliajn premiojn.
MemorigilojRedakti
- memortabulo en Budapeŝto
Roloj (selekto)Redakti
- 38 filmoj inter 1941-1994, ekzemple Valahol Európában (En Eŭropo ie), 1947; Erkel (Erkel), 1952; Budapesti tavasz (Budapeŝta printempo), 1955; Apa (Patro), 1966
- 12 televiziaj filmoj inter 1959-1994
- 8 reĝisoraĵoj
- diversaj teatraĵoj, ekzemple William Shakespeare: Otelo, Hamleto, Romeo kaj Julieta; Imre Madách: Az ember tragédiája (La tragedio de l' homo)