Patvarc el la aero

Bazaj informoj

redakti

Patvarc estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en subregiono de Balassagyarmat.

La vilaĝo situas sur mildaj deklivoj, proksime de maldekstra bordo de Ipeľ (kiu samtempe estas ankaŭ la slovaka landlimo), laŭ traira flankovojo (ĉefvojo preteriras), laŭ fervojo Vác-Balassagyarmat. La lasta troviĝas 7, Szécsény 16, Rétság 27 km-ojn. Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas trairebla ie ajn senĝene.

Historio

redakti

Antaŭ la hungaroj slavoj vivis tie. La unua mencio devenis el 1335 en formo "Potvorch". Meze de la 16-a jarcento Patvarc apartenis al la Osmana Imperio, fine de tiu erao ĝi senhomiĝis. Post Traktato de Trianon Patvarc trovis sin apud al nova landlimo. Inter 1973-1990 la vilaĝo ne estis municipo.

Vidindaĵoj

redakti