Paul Ernst

germana verkisto kaj ekonomikisto

Karl Friedrich Paul ERNST (naskiĝinta la 7-an de marto 1866 en Elbingerode, mortinta la 13-an de majo 1933 en Sankt Georgen an der Stiefing) estis germana verkisto, ĵurnalisto kaj filozofo.

busto de Ernst, fare de Charles Jaecklé

Estante filo de ministo li pasigis la abiturientan ekzamenon en Nordhausen kaj studis de 1885 teologion kaj filozofion en Göttingen kaj Tübingen; en 1886 li iris Berlinon. Jaron poste li ŝanĝis de teologio al politika ekonomiko. Edzigis lin en 1890 Werka Kossenko, filino de ruslanda generalo; ŝi naskis filon kaj mortis jam en 1891. Kiel studento, Ernst fariĝis adepto de socialdemokratio aktivonte kiel partimanifestacia oratoro kaj ĉefredaktisto de "Berliner Volkstribüne". En 1892 Ernst doktoriĝis en Berno. Influite de la konservativisto Rudolf Mayer li ekmembriĝis ĉe Socialdemokratia Partio de Germanio. De 1897 Ernst iĝis liberprofesia verkisto; en 1899 li edzinigis Lilli Benda, filinon de la naciema-liberala politikisto Robert von Benda, kiu estis naskonta tri infanojn. Post studvojaĝo al Italujo en 1900 lia kompreno pri formoj kaj artoj tute ŝanĝiĝis. Post ekloĝo en Vajmaro en 1903 li laboris (1904-1905) kiel dramaturgo ĉe Louise Dumont ĉe la dramteatrejo de Duseldorfo. Tiam li publikigis sian romanon Der schmale Weg zum Glück.

En 1906 aperis la esea antologio Der Weg zur Form. En 1914 Paul revenis Berlinon; du jarojn poste li divorcis de Lilli kaj nuptis la verkistinon Else von Schorn (kiu estis naskonta filon). En 1918 troviĝis li sur bieno apud Königsdorf. En 1920 verkis li Spitzbubengeschichten kaj inter 1923 kaj 1928 aperis la (iel fiaskanta) sesvoluma epopeo Das Kaiserbuch. Intertempe (1925) li transloĝiĝis al Sankt Georgen an der Stiefing (Stirio) kie li mortis kastele. En la 5.5.1933 li ankoraŭ fariĝis membro de la Prusia Akademio de Sciencoj.[1]

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. mencio ĉe la biografio de Blunck