Paul László [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo László Pál estis hungardevena germana, pli poste usona arkitekto, arkitekto pri internaj spacoj. Lia familia nomo estis en Usono la pli simpla Laszlo.

Paul László
Paul László
Paul László
Persona informo
Naskiĝo 6-an de februaro 1900 (1900-02-06)
en Debrecen
Morto 27-an de marto 1993 (1993-03-27) (93-jaraĝa)
en Santa Monica
Tombo Westwood Village Memorial Park Cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco HungarioUsonoGermanio
Okupo
Okupo arkitekto • dezajnisto
vdr
Konsola tablo fare de Paul László

Paul László[1] naskiĝis la 6-an de februaro 1900 en Debrecen (Hungara reĝlando), li mortis la 27-an de marto 1993 en Santa Monica, Kalifornio, Usono.

Biografio redakti

Paul László devenis el juda familio. La 1-a mondmilito interrompis lian lernadon kaj li estis soldato. Poste li studis laŭvice en Vieno kaj Stutgarto. Li komencis sian arkitekturan karieron en Germanio. Liaj projektitaj domoj post jaroj estis grandparte bombarditaj kaj detruitaj dum la 2-a mondmilito. Li estis molestita pro la juda deveno, tial en 1936 li rifuĝis al Usono. Li malfermis arkitekturan atelieron en Beverly Hills. Li iĝis populara inter la elita socio, inter liaj klientoj apartenis ekzemple Ronald Reagan, Gary Cooper, Cary Grant, Fritz Lang, Sonja Henie, Billy Wilder. Estis periodo, kiam li projektis bunkrojn (por resti preskaŭ eterne), baldaŭ domojn kaj internajn spacojn, ankaŭ meblojn. Li edziĝis dufoje, lia dua edzino naskis filon.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti