Paul Langerhans (1847-1888) estis germana kuracisto, patologo, fiziologo, biologo, esploristo, filo de la politikisto Paul Langerhans (1820-1909), kaj duonfrato de Robert Langerhans (1859-1904) kaj Richard Langerhans (1857-1947). La juristo Wilhelm Langerhans (1816-1902) estis frato de lia patro. Li estas fama pro kelkaj esploroj faritaj en la medicina kampo, tiel kiel la Insuletoj de Langerhans, la "Tavolo de Largerhans"[1], la "Ĉeloj de Langerhans"[2] kaj la proteino "Langerino"[3].

Paul Langerhans
(1847-1888)
germana patologo
germana patologo
Persona informo
Paul Langerhans
Naskiĝo 25-a de junio1847
en Berlino,  Germanio
Morto 20-a de junio 1888
en Funchal, Madejro,  Portugalio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per rena malfunkcio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Universitato de Frajburgo
Profesio
Okupo biologo • patologo • fiziologo vd
Laborkampo medicino vd
Doktoreca konsilisto Rudolf Virchow vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 
Anatomio de la pankreato

Ankoraŭ june li eniris en la fama Evangelia Gimnazio Grauen Kloster[4], en Berlino, kie li diplomiĝis aĝante nur 16 jarojn. Pro sia rimarkinda sindediĉo li estis sendevigita de siaj finekzamenoj. Inter 1856 kaj 1866 li studis en la Universitato de Jena kie li forte influiĝis de Ernst Haeckel (1834-1919) kaj Carl Gegenbaur (1826-1903).

Li daŭrigis siajn studojn en Berlino kie Heinrich Adolf von Bardeleben (1819-1895), Emil du Bois-Reymond (1818-1896), Rudolf Virchow (1821-1902), Julius Friedrich Cohnheim (1839-1884) kaj Friedrich Theodor von Frerichs (1819-1885) estis liaj profesoroj. En 1869, li diplomiĝis pri doktoreco kaj fariĝis amiko de Virchow, en kies laboratorio, li faris sian unuan gravan esploron, t. e., la malkovron de la ĉelaj insuletoj de la pankreato kiu ricevis lian nomon.

En 1870, li akompanis la geografon Heinrich Kiepert (1818-1899) en ekspedicio al Egiptio kaj Palestino. Dum la franco-prusa milito li engaĝiĝis en la germana armeo kiel kuracisto laborante en milita hospitalo. Post la paco-traktato li restis kelkatempe en Lepsiko kaj vizitis la faman fiziologian instituton de Ludoviko kaj la kliniko pri akuŝo de Carl Siegmund Franz Credé (1819-1892). En 1871, oni proponis al li la postenon kiel prosektoro pri patologio en la Universitato de Frajburgo, kie li same fariĝis privata docento en la sama jaro, kaj pli malfrue asocia profesoro. En 1874, pulmo-tuberkulozo devigis lin interrompi sian akademian karieron. Kuracprovoj en Svisio, Italio kaj Germanio fiaskis, kaj en 1875, li stariĝis en Funchal, en la insulo Madejra. La milda klimato rezultis en plibonigo de lia sanstato.

Tie li praktikis iom da medicino en la ĉefurbo, esploris marvermojn, kaj publikigis klasifikadon pri la marsenvertebruloj, En 1887, li faris kelkajn prelegojn en la Reĝa Akademio de Berlino. En 1885, li edziĝis al Margarethe Ebart, vidvino de unu el siaj pacientoj. Ili vojaĝis al Berlino por la geedziĝo, kaj li renkontis sian patron, fratinojn, kaj du fratojn je la lasta fojo. La ĵus-geedziĝintoj luis Quinta Lambert, konata kiel la plej bela palaceto en Funchal, nuntempa rezidejo de la guverniestro. Laŭ priskribo de lia edzino, ili pasis tie "tri neforgeseblajn feliĉajn jarojn". Aŭtune de 1887, progresema renfiasko malpermesis al li la daŭrigon de siaj medicinaj aktivecoj. Pro disvolviĝo de kruredemo, li komencis senti fortajn kapdolorojn kaj mallongdaŭrajn memorperdojn. Iam li haltis meze de interparolado kaj ne sukcesis daŭrigi. Li mortis en la 20-a de julio 1888.

Selektita verkaro redakti

  • Ueber die Vermehrung der Rothen Blutkörperchen bei ..., 1846, Emil Bethge, Joahn Erik Vesti Boas, Gustavus A. Eisen, Ferdinand Hochstetter, G. S. Hopkins, Otto Frederic Kampmeier, Paul Langerhans, Friedrich Maurer, William Snow Miller, Friedrich Meves, John Muller, Carl Rabl, Kathleen K. Oliver, Hugo Rex, Piotr Slonimski, Theodore H. Romeiser, Anne Barrows Seelye, Stephen Riggs Williams
  • Ueber Taskörperchen und rete Malpighii, 1870
  • Ein Beitrag zur Anatomie der sympathischen Ganglienzellen: Der medizinischen ..., 1871
  • Ein Beitrag zur Anatomie der sympathischen Ganglienzellen, 1871, (Kontribuaĵo al la anatomio de la ĉeloj de la simpatiaj ganglioj)
  • Untersuchungen über Petromyzon planeri, 1873 (Studoj pri Petromyzon planeri)
  • Beiträge zur anatomischen Anthropologie, 1873 (Kontribuaĵoj al la anatomia antropologio)
  • Ueber die accessorischen Drüsen der Geschlechtsorgane, 1874, (Pri la akcesoraj glandoj de la genitalaj organoj)
  • Zur Behandlung der Lepra, 1881, (Pri leprotraktado)
  • Beiträge zur mikroskopischen Anatomie der Bauchspeicheldrüse, 1965, (Kontribuaĵoj al la mikroskopa anatomio de la pankreato)

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti