Pere Calders

(Alidirektita el Pere CALDERS)

Pere CALDERS i Rossinyol (naskiĝis 1912, mortis 1994, prononco en la kataluna lingvo: [ˈpeɾə kəlˈdez i rusiˈɲɔl]) estis kataluna verkisto.

Pere CALDERS i Rossinyol
Persona informo
Naskiĝo 29-a de septembro 1912
en Barcelono, Katalunio, Hispanio
Morto 21-a de julio, 1994
en Barcelono, Katalunio, Hispanio
Lingvoj katalunahispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Fine Arts School. University of Barcelona vd
Partio Partio Socialista Unuiĝinta de Katalunio vd
Profesio
Okupo Verkisto
Verkado
Verkoj Cròniques de la veritat oculta
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Naskiĝinte en Barcelona, li studis pentrarton kaj desegnarton, laboris en reklamagentejo, ankaŭ estis ĵurnalisto kaj faris karikaturojn por la gazetoj El diario mercantil, Avui kaj L'esquella de la torratxa, ĉi-lastan li direktoris kun sia amiko kaj verkisto Avel·lí Artís Gener. En 1936 li publikigis la romanon La Glòria del doctor Larén kaj la novelaron El primer arlequí. Dum la hispana enlanda milito (1936-1939) Calders kunlaboris en politikaj publikaĵoj kaj aliĝas al la respublika armeo, kie li laboris kiel kartografo en Teruel. El tiuj spertoj li verkis la romanon Unitats de xoc. Post la milito li forvojaĝis en Meksikon, kie li ekrilatis kun aliaj elmigrintoj kiel la poeto Josep Carner, pri kiu li poste verkis biografion.

En Meksiko Calders pasigis 23 jarojn kaj la kulturo de ĉi tiu lando influis en kelkaj literaturaĵoj kiel la novelo Aquí descans Nevares (1967). En la Ameriko li laboris por la eldonejo UTEHA, kaj ankaŭ kunlaboris en revuoj faritaj de katalunoj rifuĝintaj en Meksikon, kiel la fama revuo Pont Blau. Li daŭre verkis romanojn kaj novelojn, kaj aperigis siajn fikciaĵojn en Barcelono. En 1955 aperas la novelaro Cròniques de la veritat oculta, en 1957 Gent de l'alta vall, kaj en 1959 Demà a les tres de la matinada. Alia tre interesa verko estas la romano Gaeli i l'home déu, kiun li verkis en 1938 sed la libro ne eldoniĝis ĝis la jaro 1986.

La meksika eldonejo kie li laboris, aĉetis la barcelonan firmaon Montaner i Simon, kio faciligis lian revenon en Katalunion. Denove en Barcelono li verkis por revuoj Tele-Estel, Canigó, Serra d'or kaj El temps. En 1964 li publikigis la premiitan romanon L'ombra de l'atzavara, kaj en 1966 la romanon Ronda naval sota la boira (kiu, laŭ la kritikistoj, estas lia plej bona verko, kaj tre estimata de la aŭtoro mem). En 1978 Calders publikigis novan kolekton de rakontoj en Invasió subtil i altres contes. Aliaj libroj de Pere Calders estas Tot s'aprofita, De teves a meves, L'honor a la deriva kaj El barret fort.

En literaturo de Calders abundas fantazio, absurdo kaj ironio; la rolantoj vivas en mondo kie oni povas certi pri nenio. La pesimismo estas miksita kun humuro kaj simpatiaj trajtoj de la rolantaj homoj. La fantasto evoluas de magio al sciencfikcio. La aŭtoro sin esprimas sprite kaj amuze per nuanc-riĉa lingvo, kio altgrade konsistigas lian propran stilon. Troveblas romanoj kaj noveloj de tiu aŭtoro tradukitaj en pluraj lingvoj.