Persona estas sveda psikologia drama filmo de 1966, verkita kaj reĝisorita de Ingmar Bergman kaj stelulita de Bibi Andersson kaj Liv Ullmann. La filmo estis priskribita kiel psikologia dramo,[1][2][3] horora,[4][5] psikologia horora,[6] melodrama,[7] kaj eksperimenta filmo,[8][9][10] kun elementoj kiuj direktas al modeloj de arta kino.[11][12] Ĝi estis kategoriigita ankaŭ kiel tragedio, kaj Profesoro Robert Boyers verkis "Persona estas filmo, sed ĝi estas certe nia plej pura moderna ekzemplo de tragedia arto".[13]

Persona
filmo
Originala titolo Persona
Originala lingvo sveda lingvo
Kina aperdato 18 okt. 1966, 16 mar. 1967
Ĝenro arta filmo, filma dramo
Kameraado Sven Nykvist
Reĝisoro(j) Ingmar Bergman
Produktisto(j) Ingmar Bergman
Scenaro Ingmar Bergman
Loko de rakonto Svedio
Muziko de Lars Johan Werle
Rolantoj Bibi Andersson • Liv Ullmann • Gunnar Björnstrand • Margaretha Krook
Produktinta firmao SF Studios
IMDb
vdr

Kun elementoj de psikologia hororo, Persona estis celo de konsiderinda analizo, interpretado kaj debato. La filmo, pro siaj temoj de dueco, freneco kaj persona identeco, estis interpretata kiel priskribanta la Jung-a teorio de personoj kaj esploras kinon, privampira mitologio, lesbanismo, patrineco, aborto kaj aliaj temoj. Ankaŭ menciindas la eksperimenta stilo de ĝia enkonduko kaj rakonteco. Tiu enigma filmo estis nomata la Monto Everest de kina analizo; laŭ la kin-historiisto Peter Cowie, "Ĉio kion oni diras pri Persona povas esti kontraŭdira; ankaŭ la malo povas esti prava". La profesoro Thomas Elsaesser ligis tiun filmon al la Monto Everest kaj al Citizen Kane en sia eseo por The Criterion Collection.[14] Cowie estis citita de la fakulo Frank Gado kaj la eldonisto Lloyd Michaels, kiu trovis iome da troigo en la aserto de Cowie sed samopiniis pri la sento de la defioj de interpretado.[15][16]

Bergman verkis Persona havante Ullmann kaj Andersson en menso por la ĉefaj roloj kaj de ideo esplori iliajn identecojn, kaj filmis ĝin en Stokholmo kaj Fårö en 1965. En produktado, la filmistoj eksperimentis per efektoj, uzante fumon kaj spegulon por enkadrigi unu scenon kaj kombini la vizaĝojn de la ĉefaj roluloj en postproduktado por unu sceno. Andersson defendis sekse klaran monologon en la scenaron, kaj reverkis partojn el ĝi.

Notoj redakti

  1. Hooton, Christopher (29 April 2016). "See how Ingmar Bergman's Persona influenced the cinema that came after it". The Independent. Arkivita el la originalo en 6a de Oktobro 2017. [1] Arkivigite je 2017-10-06 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 25an de Marto 2018.
  2. Levy, Emanuel (28a de Majo 2016). "Persona: Ingmar Bergman's 1966 Masterpiece is among the Films that Made Me Want to Become Critic". Emanuellevy.com. Arkivita el la originalo en 12a de Oktobro 2017. [2] Arkivigite je 2017-10-12 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 25an de Marto 2018.
  3. Collin, Robbie (27a de Junio 2016). "When two women become one: is the 'persona swap' cinema's tiniest, kinkiest movie genre?". The Daily Telegraph. Arkivita el la originalo en 20a de Novembro 2016. [3] Alirita la 25an de Marto 2018.
  4. Michaels 2000, p. 17.
  5. Gado 1986, p. 339.
  6. Rosenstock, Benjamin (25a de Januaro 2016). "What Does It Mean to Like a Movie?". University of Michigan. Arkivita el la originalo en 28a de Junio 2017. [4] Alirita la 25an de Marto 2018.
  7. Orr 2000, pp. 86-87.
  8. Wilmington, Michael (17 March 2006). "Ingmar Bergman's 1966 'Persona' a successful personal experiment". The Chicago Tribune. Arkivita el la originalo en 6a de Oktobro 2017. [5] Arkivigite je 2017-10-06 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 25an de Marto 2018.
  9. Young 2015, p. 127.
  10. Dawson, Tom (24a de Januaro 2003). "Persona (2003)". BBC. Arkivita el la originalo en 24a de Novembro 2017. [6] Alirita la 25an de Marto 2018.
  11. Michaels 2000, p. 5.
  12. Wartenberg 2008.
  13. Boyers, Robert (1968). "Bergman's Persona: An Essay On Tragedy". Salmagundi. Arkivita el la originalo en 22a de Novembro 2016. [7] Alirita la 25an de Marto 2018.
  14. Elsaesser, Thomas (27a de Marto 2014). "The Persistence of Persona". The Criterion Collection. Arkivita el la originalo en 21a de Novembro 2016. [8] Alirita la 25an de Marto 2018.
  15. Michaels 2000, p. 5.
  16. Gado 1986, p. 340.

Bibliografio redakti

  • Gado, Frank (1986). The Passion of Ingmar Bergman. Durham: Duke University Press. ISBN 0822305860.
  • Michaels, Lloyd (2000). Ingmar Bergman's Persona. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-65698-6. [9] Alirita la 25an de Marto 2018.
  • Orr, Christopher (2000). "Scenes from the Class Struggle in Sweden: Persona as Brechtian Melodrama". Ingmar Bergman's Persona. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-65698-6.
  • Wartenberg, Thomas E. (2008). "Film as Philosophy". The Routledge Companion to Philosophy and Film. London and New York: Routledge. ISBN 1135982740.
  • Young, Barbara (15a de Oktobro 2015). The Persona of Ingmar Bergman: Conquering Demons through Film. Rowman & Littlefield. ISBN 9781442245662 – via Google Books. [10] Alirita la 25an de Marto 2018.