Pierre Favre
Pierre FAVRE (latine: Petrus Faber; naskiĝinta la 13-an de aprilo 1506 en La Villaret, komunumo Saint-Jean-de-Sixt/Haute-Savoie, mortinta la 1-an de aŭgusto 1546 en Romo) estis franca nobelo kaj teologo. Li estis unu el la fondintoj de la ordeno de la jezuitoj.
Pierre Favre | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de aprilo 1506 en Saint-Jean-de-Sixt |
Morto | 1-an de aŭgusto 1546 (40-jaraĝa) en Romo |
Lingvoj | latina |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Collège Sainte-Barbe |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto • teologo • regula kleriko • pastro • religiulo |

Vivo Redakti
Favre studis ekde 1527 en Parizo, kie li aliĝis al la movado de Ignaco Lojola. Kune kun li li faris la sanktajn promesojn sur Montmartre. Poste li iĝis profesoro pri teologio en Romo kaj Parmo.
En 1541 li partoprenis la dieton en Regensburg disvastigonte la ordenon en Germanujo. Li donace fondis la ordenejon en Kolonjo en 1544, poste la institutojn en Valadolido kaj Koimbro.
Lian vivon priskribis unue Nikolao Orlandini en sia »Historia Societatis Jesu« (Romo 1615).
Fonto Redakti
Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 6. Leipzig 1906, p. 362, kio legeblas tie ĉi interrete.