Piotr Dahlman

Pola poeto kaj gazetisto

Piotr DAHLMAN (naskiĝis la 28-an de junio 1810 en Cieśle apud Buk,moris la 25-an de oktobro 1847 en Poznań) - pola poeto, tradukisto kaj publicisto balatanta en la Novembra ribelo kontraŭ Rusia Imperio.

Piotr Dahlman
Persona informo
Naskiĝo 28-an de junio 1810 (1810-06-28)
en Cieśle, Poznań County
Morto 25-an de oktobro 1847 (1847-10-25) (37-jaraĝa)
en Poznano
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco PollandoRusia Imperio vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Piotr Dahlman estis filo de Karol kaj Helena Marysówna. En la jaroj 1824–1828 edukiĝis en gimnazio en Poznań. En 1828 komencis studi jursciencon en Berlino, sed rompis ĝin en 1831, por partopreni la novembran rielon. Poste iris al Krakovo, en 1833 revenis al Poznań, kie estis arestita kaj kondamnita al 6-monata mallibero. Post forpardono laboris kiel gravuristo, kun la rompo en la jaroj 1836–1839, kiam studis en la universitato de Vroclavo. En 1841 iĝis proksima kunlaboranto de „Tygodnik Literacki” (Literatura Semajnrevuo), kie aperigis publicistajn artikolojn. Li verkis poezion kaj literaturajn recenzojn. Publikigis historian tragedion Maryna Mniszchówna kune kun Poezje pomniejsze (Pli malgrandaj poeziaĵoj) (1841). Li tradukis versaĵojn de sudaj slavoj. Ankaŭ prilaboris plurfoje eldonatan polan-francan vortaron (1846). Loĝis en Poznań. Februare 1846 estis arestita en Śrem kaj malliberigita en Berlino. Pro malbona sanstato liberigita. Mortis en malsanulejo. Entombigita en la Tombejo de Meritaj Grandpollandanoj.

En literaturo aperas ankaŭ kiel Piotr Dahlmann.

Bibliografio redakti

  • K. Kotula, Piotr Dahlman, zapomniany ewangelicki poeta i patriota (Piotr Dahlman, forgesita protestanta poeto kaj patrioto), „Zwiastun”, jarkolekto 6, 1966
  • W. Albrecht-Szymanowska, Dahlmann Piotr, [en:] A. Gąsiorowski, J. Topolski (red.), Wielkopolski Słownik Biograficzny (Grandpoluja Biografia Vortaro), 2-a eldono, PWN, Warszawa, Poznań 1983, ISBN 83-01-02722-3