Pius Alexander Wolff

Pius Alexander WOLFF (naskiĝinta la 3-an de majo 1782 en Augsburg, mortinta la 28-an de aŭgusto 1828 en Vajmaro reveninte el Bad Ems) estis germana aktoro.

Pius Alexander Wolff
Persona informo
Pius Alexander Wolff
Naskiĝo 3-an de majo 1782 (1782-05-03)
en Aŭgsburgo
Morto 28-an de aŭgusto 1828 (1828-08-28) (46-jaraĝa)
en Vajmaro
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Bavario vd
Familio
Edz(in)o Amalie Wolff-Malcolmi vd
Profesio
Okupo dramaturgoaktoro • teatra aktoro • verkisto • libretisto vd
Laborkampo teatro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Wolff komence estis destinita iĝi pastoro trejniĝis en Berlino kiel komercisto. Tamen li dediĉis sin ekde 1800 al aktorado kaj dungitis en 1803 en Vajmaro kiel kortega aktoro.

En la roloj de junaj herooj aŭ karakteroj seriozaj-profundaj li strebis idealisme atingi la plej grandan perfektecon. Sed ankaŭ komedie li furioris profitante de propra, natura humuro kaj elstara observadkapablo.

Johann Wolfgang von Goethe, kies klasikisma favorulo estis Wolff aktoriste, taksis lin la ununura artisto kiu tute evoluigis sin mem laŭ striktegaj aktoraj principoj. En 1816 li sekvis vokiĝon al la Reĝa teatro Berlinon sed post kelkaj jaroj fuĝis de ĝi sobrigite pro troa burokratismo.

Wolff verkis ankaŭ la komedion »Cäsario«, la dramojn »Pflicht um Pflicht«, »Der Kammerdiener« i.a.; la de Carl Maria von Weber komponita kantodramon »Preciosa« k.a.

Familio redakti

Lia edzino Amalie Wolff-Malcolmi (1783-1851) ankaŭ aktoris en Vajmaro kaj nuptis lin post divorco en 1804.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 20. Leipzig 1909, p. 726 (tie ĉi interrete)