Plinio Apuleyo Mendoza
Plinio Apuleyo Mendoza (Tunja, Bojakao, 1932) estas verkisto, ĵurnalisto kaj diplomata kolombia.
Plinio Apuleyo Mendoza | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1931 (92-jaraĝa) en Tunja | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Kolombio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Plinio Mendoza Neira vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto • verkisto • diplomato vd | ||||
Laborkampo | literaturo • ĵurnalismo • diplomatio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio redakti
Filo de la advokato kaj politikisto Plinio Mendoza Neira, kiu estis ĉe Jorge Eliécer Gaitán kiam oni murdis lin, studis politikajn sciencojn en la Universitato de Parizo (La Sorbono).
Li estis funkciulo de la ambasadejo de Kolombio en Francio kaj verkis artikolojn por diversaj internaciaj publikaĵoj.[1] Poste li estis ambasadoro de sia lando en Italio kaj Portugalio.
Li dediĉis sin al ĵurnalismo ekde sia reveno al Kolombio,[2] kie en 1959 estis nomumita direktoro de la novaĵagentejo Prensa Latina. Li kunlaboris kun dekduo da amaskomunikiloj kaj ricevis diversajn premiojn de ĵurnalismo.
Verkoj redakti
Elstaras:[1]
- El desertor, Años de fuga
- La llama y el hielo
- Los retos del poder
- Zonas de fuego
- El sol sigue saliendo
- El desafío neoliberal
- Entre dos aguas[3]
- Aquellos tiempos con Gabo.
Kunaŭtorece:
- El olor de la guayaba kun Gabriel García Márquez
- Manual del perfecto idiota latinoamericano
- El regreso del idiota (Buenos Aires; Sudamericana - 2007), ambaŭ kun la kuba Carlos Alberto Montaner kaj la perua Álvaro Vargas Llosa
Referencoj redakti
- ↑ 1,0 1,1 http://www.biografiasyvidas.com/biografia/m/mendoza.htm Biografías y Vidas, Plinio Apuleyo Mendoza, alirita la 24an de julio de 2010.
- ↑ http://www.eltiempo.com/opinion/columnistas/plinioapuleyomendoza/columnista.html[rompita ligilo] El Tiempo, Columnistas El Tiempo, alirita la 24an de julio de 2010.
- ↑ http://www.eltiempo.com/entretenimiento/libros/ARTICULO-WEB-NEW_NOTA_INTERIOR-8879672.html Arkivigite je 2014-03-06 per la retarkivo Wayback Machine El Tiempo, Libros El Tiempo, alirita la 7an de julio de 2011