Ploĉica
vilaĝo en Serbio
Ploĉica, serbe Плочица, slave Pločica, hungare Kevepallós [kevepalOŝ] estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Suda Banato, en municipo de Kovin. La historia hungara loknomo estis Plosic.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f0/Serbia_Kovin.png/200px-Serbia_Kovin.png)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d3/Kovin_mun.png/270px-Kovin_mun.png)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/85/Plo%C4%8Dica%2C_Orthodox_church.jpg/300px-Plo%C4%8Dica%2C_Orthodox_church.jpg)
Bazaj informoj
redakti- Areo: 43 km²
- Koordinatoj: 44°43′07″N 20°53'02″E
- Alto super marnivelo: 57 m
- Loĝantaro: 2040
- Poŝtkodo: 26229
- Telefonprefikso: 013
- Aŭtokodo: PA
Situo
redaktiPloĉica situas sur ebenaĵo, fine de mallonga sakovojo, laŭ maldekstra bordo de Danubo (kontraŭe Smederevo troviĝas).
Historio
redaktiLa vilaĝo apartenis ĝis Traktato de Trianon al Hungara reĝlando, al Temes (reĝa departemento), al distrikto de Kubin, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Ploĉica 2044 homoj, (1928 serboj (94 %), 43 hungaroj, 9 jugoslavianoj, po 6 rumanoj, kroatoj, germanoj kaj makedonoj, ktp).
Vidindaĵoj
redakti- ortodoksa preĝejo