Pol-Pomeranio estas verko de Casimir Smogorzewski. El la franca esperantigis ĝin Salomon Grenkamp-Kornfeld, kaj Eldonejo Esperantista Voĉo el Jaslo aperigis la tradukon 125-paĝe en la jaro 1931, kun 22 entekstaj kaj 4 plurkoloraj mapoj.
„ En 3 partoj la aŭtoro provas klarigi, ke Pomeranio estas esence pola lando. Unue li
akcentas, ke nur dufoje dum iom pli ol centjaro ĝi estis germana posedaĵo, poste li parolas pri la nacieco de la provinco kaj kontraŭas la starigon de mazura kai kaŝuba dialektoj kiel memstaraj lingvoj. La malkreskon de la germannacianoj li iom tendence troigas kaj akre atakas la politikon de Bismarck kaj Bülow. Fine li parolas pri la graveco de Danzig kaj Gdynow por Polujo kaj pri la mirinda evoluo de la pola haveno. Krome li volas pruvi, ke ekzistas multaj Orientaj Prusujoj en la mondo, sed ne atentas, ke neniukaze samgranda terpeco estas forŝirita de grandpotenco.
Tre laŭdinda estas la aldono de ege supervideblaj tabeloj kaj kartoj.
Lingve la verko estas bone skribita kiel ĉiuj tradukoj de Grenkamp. Iomete malofta estas la uzo de „laŭ“, nekutima la kelkloka anstataŭo de „aŭ“ per „ĉu“ kaj la troa aplikado de ,,-ig"-formo anstataŭ simpla verbo. Vere malkorektaj estas la formoj „spiritista“ (anst. spirita) volismo sur p. 3f; 59 „la teritona tuto“ al (anst. sendanĝereco), 68 ilia (anst. s a). 73 linio 2. de sube datreveno al (anst. de), 76 dubi en (pri), 100 ĝusti (pravi), 107 „kvankam“ anst. „malgraŭ“, 114 „demandi“ anst. „postuli“ (galicismo), „dum" anst. , dume 121 lasta linio porteblo (anst. portokapablo). Rilate la sovetismojn „aliel“ ktp. mi citas Ifigenion , ne povas mi alkutimigi“. ”