Popinci
Popinci, serbe Попинци estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojevodio, en distrikto Srem (regiono), en municipo de Pecjinci.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 23 km²
- Koordinatoj: 44°55′24″N 20°00'28″E
- Supermara alteco: 74 m
- Loĝantaro: 1360 en 2002
- Poŝtkodo: 22428
- Telefonprefikso: 22
- Aŭtokodo: RU
Situo redakti
Popinci situas laŭ flankovojoj, laŭ rojo, kiu fluas al Savo. En Popinci estas 5 stratoj.
Historio redakti
La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1308. Ekde 1745 ĝi apartenis al limgarda zono. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Szerém, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, fine al Serbio. En 2002 loĝis en Popinci 1232 serboj (91 %), 110 ciganoj (8 %), 6 kroatoj kaj aliaj.
Vidindaĵoj redakti
Vidu ankaŭ redakti
Fontoj redakti
- Hungara kaj franca Vikipedioj
- Mapo pri Popinci