„ Leganto de iu libro, konstatanta jam en komenco ties enuigan enhavon aŭ mankon de flua stilo, pro kio li devas halti ĉe frazoj, por pripensi, kion la aŭtoro volas diri, havas la bonan ŝancon, ke li povas formeti la libron kaj elekti alian, pli interesan kaj pli legindan. Sed kion faru la recenzisto, kies devo estas legi ĝis fino ankaŭ verkojn de l’ unua kategorio, por ke li povu skribi pri ili sinceran kaj objektivan kritikon? Al tiaj enuigaj verkoj apartenas ankaŭ la supre nomita libro de nia angla samideano. Kvankam li estas lerta esperantisto, tamen li bedaŭre ne trafis ĝuste la celon. Li per sia stilo verŝajne akomodiĝis al sia propranacia idiotismo kaj forgesis, ke Esperanto estas lingvo por komprenigi sin kun ĉiunacianoj sur la tero. (pri „Idiotismo“, vidu Kabe, vortaro de E.) La libro aperis sendube jam antaŭ la Oxford-a kongreso, do antaŭ la lastjara Somera Universitato, en kiu, el la prelego de d-ro Kalocsay, la aŬtoro estas povInta aŬdi la vortojn, ke:
„Esperanto bezonas unuecon de la simpla ĝenerala stilo; ĉiu verkanto devas koni tiun stilon.“
Kial St. ne ankaŭ montris sian tekston al Davis — kiu estus konsilanta al li, ke li atentu (ne prizorgu!) pri sia literatura reputacio kaj ne publikigu ĝin. (V. p. 46)
La enhavo de la libro estas simpla, ofte banala priskribo de karakteroj kaj detala, ofte tro detala rakonto de scenoj kaj okazaĵoj sen ia interesiga subsbato aŭ agoj. Nur sur la antaŭlasta paĝo ni sciiĝas fine, kial la libro havas sian titolon. En la teksto troviĝas eĉ kelkaj absolute ne kompreneblaj frazoj, krom tio ne ĝusta uzo de akuzativo kaj ne klarigeblaj vortoj (k. e. amaris, deprimis). Ankaŭ preseraroj, precipe ofta manko de
supersigno de la diftongo aŭ, atestas senzorgan korektadon. Kion faru leganto kun frazoj k. e.: „Subite li haltigis sian elfluon." (ĉu: fluon de sia parolo — aŭ eble ian fiziologian funkcion?) — „Bell trempis sin en la vervo, kiun li sentis invadi lin, en la fluon de rememoroj el pasinteco.“ — „verŝi en komprenon sian doloron.“ — „Motorbiciklo...kion li volis umi el la patra monujo.“ — „La mondo nulis denove.“ k. a. Formoj, kiel: plenaĝulaj (aĝoj) laboristoj; lermigis (bruligis) alumeton; kiom se ili (kvazaŭ); — ne taŭgas; same ne la uzo de „ĉe“ anstataŭ „en“. Entute nia literaturo, nek laŭ enhavo, nek laŭ stilo estus iom perdinta pro neapero de ĉi tiu verko. Ni volas esperi, ke la aŭtoro sukcesos skribi alian, pli bonan kaj stile pli perfektan. Nur la eksterajo de la libro estas laŭdinda. Kelkaj neologismoj estas indikataj sur la lasta paĝo. ” |