Porza

komunumo de Svislando

Porza estas komunumo de la komunumaro Vezia kaj la distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 934 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Porza
Blazono de Porza
Blazono de Porza
Blazono de Porza
Cannobio kaj Porza
Cannobio kaj Porza
Canobbio kaj Porza (dekstro sur la monteto)
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Vezia
Koordinatoj  46° 1′ 40″ N 8° 57′ 15″ O / 46.02778 °N, 8.95417 °O / 46.02778; 8.95417 (mapo)Koordinatoj: 46° 1′ 40″ N 8° 57′ 15″ O / 46.02778 °N, 8.95417 °O / 46.02778; 8.95417 (mapo)
Nombro de loĝantoj 934
Areo  km²
Alteco 483 m super marnivelo
Poŝtkodo 6948
Komunumkodo 5214
Mapo de Porza
Mapo de Porza
Mapo de Porza

Geografio redakti

Porza situas sur monteto norde de Lugano, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. La komunumo konsistas el la vilaĝo Porza kaj la kvartalo Trevano.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,58 km², de kiuj 39,6% estas kovritaj de arbaro, 14,5% servas por agrikulturo kaj 45,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Porza limas en nordo al Comano, en nordoriento al Canobbio, en sudoriento al Lugano, en sudokcidento al Savosa, en okcidento al Vezia, kaj en nordokcidento al Cureglia.

Trafiko redakti

Tra Porza pasas en nordo kantona vojo, kiu en tunelo kondukas de la kantona vojo n-ro 399.1 la la aŭtovojalveturejo Lugano Nordo al la svisa aŭtovojo A2. Pere de lokaj busoj kaj trolejbuslinio la komunumo de la urba busreto de Lugano estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Porza datiĝas el la jaro 1297 jam per la aktuala formo Porza. Dum laboroj en la jaro 1907 estis trovitaj fajrotomboj el la ferepoko kun tombodonoj. Dum mezepoko la benediktana Abatejo San Pietro de Pavio posedis bienojn en Porza. Sur monteto nordoriente de la vilaĝo situis la burgo Trevano, kiu estis konstruita en la 12-a jarcento supozeble de la episkopo de Como kaj apartenis kiel feŭdo al familioj de Como, nome la familioj Brocchi, Trevano kaj laste Quadri. Sur la bazaj muroj de la burgo estis konstruita en la jaro 1871 senjorua vilao, kiu estis renkonktiĝejo de famuloj el la tuta mondo kaj de muzikistoj. En la jaro 1934 la kantono akiris la vilaon, malkonstruis ĝin kaj uzis la lokon por tenkika altlernejo, la nuntempa Universitata Tenkika Faklernejo de Itala Svislando.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti