Praga ofensivo

batalo en la dua mondmilito
(Alidirektita el Praga Ofensivo)

Praga operaco aŭ ankaŭ Praga ofensivo 6-a de majo11-a de majo 1945 (ruse Пражская наступательная операция, Praĵskaja nastupatjelnaja operacija) estis lasta pli granda ofensivo en la orienta fronto de la Dua Mondmilito. La ofensivo karakterize helpis kaj rapidigis la liberigon de Ĉeĥoslovakio en la jaro 1945.

Antaŭeniro de la Ruĝa Armeo el Transilvanio al Prago (1944–1945).
La soveta generalo Ivan Konev estas bonvenigita de homamaso de Prago post la liberigo de la urbo kaj la kapitulaco de la germanoj, majo 1945.

Praga ofensivo estis la lasta grava batalo en la Orienta Fronto dum la Dua Mondmilito. Kvankam la naziaj superuloj jam estis kapitulacintaj en Berlino, la Grupo de Centraj Ameoj de la Wehrmacht, kantonmentitaj en Bohemio, malakcpetis la kapitulacon kaj pluis la batalon siaflanke kontraŭ la Ruĝa Armeo, ĝis finfine ili estis kaptitaj fare de la sovetaj trupoj.

La ĉefa tialo de la rezistado de la germanoj estas klopodo retiriĝi al teritorio okupita de Usono anstataŭ kapitulaci al sovetoj. Tiuj, kune kun poloj, rumanoj kaj ĉeĥoslovakoj, totalis ĉirkaŭ 2 milionojn da atakantaj soldatoj komence de majo 1945. La germanoj sieĝitaj en Bohemio estis ĉirkaŭ 900 000 soldatoj; kaj ili koncentriĝis en Prago kun intenco retiriĝi okcidenten por alveni al teritorio okupita de usonanoj. Tamen Aliancanoj jam estis interkonsentintaj redoni militprizonuloj al la flanko kontraŭ kiuj tiuj estis luktantaj, do tiuj rezistantoj ĉiuokaze estos redonitaj al la Ruĝa Armeo.

La 5an de Majo ekis ribelo en Prago fare de kontraŭgermanaj rezistantoj kiam tiuj eksciis pri la falo de Berlino, dum la germanoj promesis subpremegi tiun insurekcion. La sovetaj dizertintoj de la armeo de la generalo Andrej Andrejeviĉ Vlasov, kiuj ĝis tiam kunlaboris kun Nazia Germanio, redizertis kaj unuiĝis al la kontraŭgermanaj rezistantoj, ankaŭ en la intenco kapitulaci antaŭ usonanoj. Ĝis la 8a de majo nur tiuj apogis la ĉeĥoslovakojn kiuj suferis la malesperan subpremadon de la germanoj per tankoj kaj aviadiloj.

Finfine nur la 9an de majo kelkaj trupoj de la Ruĝa Armeo eniris en Prago el oriento kaj sudo, kaj definitive la germanoj ekperdis la batalon, kaj decidis fuĝi amase. La 11an de majo la batalo finis kiam la sovetaj fortoj eniris tra la tuta urbo kaj trudis la kapitulacon de la germanaj trupoj, kiuj ne povis fuĝi el la sieĝo.

Bibliografio redakti

  • Tomáš Staněk - Verfolgung 1945: die Stellung der Deutschen in Böhmen, Mähren und Schlesien [1]
  • Glantz, David M., kaj Jonathan House. When Titans Clashed: How the Red Army Stopped Hitler. (Lawrence, Kansas: University Press of Kansas, 1995. ISBN 0700608990)