Prahistoria Armenio

Prahistoria Armenio rilatas al la historio de la regiono kiu eventuale estus konata kiel Armenio, kovrante la periodon de la plej frua konata homa ĉeesto en la Armena Altebenaĵo de la Frua Paleolitiko antaŭ pli ol 1 miliono da jaroj ĝis la Ferepoko kaj la apero de Urarto en la 9-a jarcento antaŭ Kristo, kies fino en la 6-a jarcento antaŭ Kristo markas la komencon de Antikva Armenio.

Armena Altebenaĵo apud Masis-Monto.

Paleolitiko redakti

 
Karahunĝ, plejverŝajne observatorio.

La Armena Altebenaĵo estis loĝita de homaj grupoj de la Frua Paleolitiko ĝis modernaj tagoj. La unuaj homaj spuroj estas subtenataj de la ĉeesto iloj de la Aŝela kulturo, ĝenerale proksimaj al la obsidianaj iloj antaŭ pli ol 1 miliono da jaroj.  Mezaj kaj superaj paleolitikaj setlejoj ankaŭ estis identigitaj kiel tiuj de la kaverno Hovk 1 kaj la mezolitika trialeta kulturo[1].

La kulturo Ŝulaveri-Ŝomu de la centra Transkaŭkaza regiono estas unu el la plej fruaj prahistoriaj kulturoj en la areo, karbono-datita al ĉirkaŭ 6000-4000 a.K. La kulturon Ŝulaveri-Ŝomu en la regiono sukcedis la kulturo Kura-Aras de la Bronzepoko, datita ĝis la periodo de ĉ. 3400 - 2000 a.K[2].

La plej freŝa kaj grava elfosado estas el la ŝtonepoko Nor Geghi 1 en la valo de la rivero Hrazdan.  Miloj de artefaktoj de pli ol 325,000 jaroj montras, ke homa teknologia novigo intermite okazis tra la Malnova Mondo, anstataŭ disvastiĝi de ununura devenpunkto (kutime hipotezita esti Afriko), kiel antaŭe oni pensis[3].

Neolitiko redakti

La lokoj Aknaŝen kaj Arataŝen en la Ararat-ebenaĵo verŝajne apartenas al la neolitika periodo. La arkeologia ejo Mecamor, situanta en la sudokcidento de armena vilaĝo Taronik en la provinco Armaviro, ankaŭ montras pruvojn de setlejo komenciĝanta de la neolitika epoko[4].

Bronzepoko redakti

 
Poto de la kulturo Kura-Aras.

Frua bronzepoka kulturo en la areo estas la kulturo Kura-Aras, atribuita al la periodo inter ĉ. 4000 kaj 2200 a.K. La plej fruaj pruvoj pri ĉi tiu kulturo troviĝas sur la Ararat-ebenaĵo; de tie ĝi disvastiĝis al Kartvelio antaŭ 3000 a.K. (sed neniam atingis Kolĥidon), irante okcidenten kaj sudoriente en areo sub la baseno de Urmijo kaj Van.

De 2200 a.K. ĝis 1600 a.K., la kulturo Trialeti-Vanadzor floris en Armenio, suda Kartvelio kaj nordorienta Turkio. Oni konjektis, ke temas pri hindeŭropa kulturo. Aliaj eventuale parencaj kulturoj estis disvastigitaj tra la Armena Altebenaĵo dum ĉi tiu tempo, nome en la regionoj Aragaco kaj Lago Sevan.

Fakuloj de la 20-a jarcento sugestis, ke la nomo "Armenio" eble estis registrita unuafoje sur surskribo, kiu mencias Armanî (aŭ Armânum) kune kun Ibla, el teritorioj konkeritaj de Naram-Sin (2300 a.K.) identigitaj kun akada kolonio en la nuna regiono Dijarbekiro[5]; tamen la precizaj lokoj kaj de Armani kaj Ibla estas neklaraj. Kelkaj modernaj esploristoj metis Armani (Armi) en la ĝeneralan areon de moderna Samsat,  kaj sugestis, ke ĝi estis loĝata, almenaŭ parte, de frua hindoeŭrop-parolanta popolo. Hodiaŭ, la modernaj asirianoj (kiuj tradicie parolas novaramean[6], tamen ne akadan) nomas la armenojn per la nomo Armani.

 
La teritorio de la armena lingvo ŝajnas esti proksimume koincida kun la hurida lingvo kaj proksime parenca al la urarta lingvo (kun nigra nuancado). La malbone konata kaj supozeble rilata eksterhindeŭropa etio-lingvo estis norde. Multaj el ĉi tiuj lingvoj okupis parte aŭ tute la pli fruan teritorion de la kulturo Kura-Aras (hela ombrumado). La plej proksimaj hindeŭrop-parolantaj najbaroj de la armenoj estis la gutidoj kaj hititoj (inkluzive de la luvaj kaj palac-parolantaj homoj), el kiuj neniu parolis lingvojn proksime rilatantajn al la armena. Asiria lingvo estis eksterhindeŭropa lingvo. Entombigoj kun radaj veturiloj estis malkovritaj ĉe Trialeti kaj Lĝaŝen. .[7]

Tutmoso la 3-a de Egiptio, en la 33-a jaro da sia regado (1446 a.K.), menciis kiel homoj de "Ermenen", asertante ke en ilia tero "ĉielo ripozas sur siaj kvar kolonoj". Armenio estas eventuale ligita al Manna, kiu povas esti identa al la regiono de Minni menciita en la Biblio. Tamen, al kio ĉiuj ĉi mencioj rilatas, ne povas esti determinita kun certeco, kaj la plej frua certa mencio de la nomo "Armenio" devenas de la Behistun-Surskribo (ĉ. 500 a.K.)[8].

La plej frua formo de la vorto "Hajastan", endonimo de Armenio, eble povus esti Hajasa-Aci, reĝlando en la Armena Altebenaĵo, kiu estis registrita en hititaj registroj de 1500-1200 a.K[9].

Inter 1200 kaj 800 a.K., granda parto de Armenio estis unuiĝinta sub konfederacio de triboj, kiujn asiriaj fontoj nomis Nairi ("Tero de Riveroj" en asiria lingvo)[10].

Ferepoko redakti

La ĉefa celo de fruaj asiriaj trudeniroj en Armenion estis akiri metalojn. La fera laborepoko sekvis tiun de bronzo ĉie, malfermante novan epokon de homa progreso. Ĝia influo rimarkeblas en Armenio, kaj la transira periodo estas tre markita. Tomboj, kies metalaj enhavoj estas ĉiuj el bronzo, estas de pli malnova epoko. En la plej multaj esploritaj tombejoj troviĝis mebloj kaj bronzaj kaj feraj, kio indikis la laŭpaŝan progreson en la Ferepoko[11][12][13].

Galerio redakti

Referencoj redakti

  1. (2004) “Prehistoric Sites in Northern Armenia”, Antiquity 78 (301). 
  2. (2014-09-26) “Early Levallois technology and the Lower to Middle Paleolithic transition in the Southern Caucasus”, Science (en) 345 (6204), p. 1609–1613. doi:10.1126/science.1256484. 
  3. (2008) “Hovk 1 and the Middle and Upper Paleolithic of Armenia: a preliminary framework”, Journal of Human Evolution 55 (5), p. 803–816. doi:10.1016/j.jhevol.2008.04.005. 
  4. 325,000 Year Old Stone Age Site In Armenia Leads To Human Technology Rethink
  5. Joan Aruz, Sarah B. Graff, Yelena Rakic, Cultures in Contact: From Mesopotamia to the Mediterranean in the Second Millennium B.C. The Metropolitan Museum of art symposia. Metropolitan Museum of Art, 2013 (ISBN 1588394751) p12-24
  6. The earliest finds of cultivated plants in Armenia: evidencefrom charred remains and crop processing residues in pise´from the Neolithic settlements of Aratashen and Aknashen, Roman Hovsepyan, George Wilcox, 2008
  7. "Armenians" in Encyclopedia of Indo-European Culture or EIEC, edited by J. P. Mallory and Douglas Q. Adams, published in 1997 by Fitzroy Dearborn.
  8. Aynur Özifirat (2008), The Highland Plateau of Eastern Anatolia in the Second Millennium BCE: Middle/Late Bronze Ages pp.103-106
  9. Joan Aruz, Kim Benzel, Jean M. Evans, Beyond Babylon: Art, Trade, and Diplomacy in the Second Millennium B.C. Metropolitan Museum of Art (New York, N.Y.)[1] (2008) pp. 92
  10. John A. C. Greppin and I. M. Diakonoff, Some Effects of the Hurro-Urartian People and Their Languages upon the Earliest Armenians Journal of the American Oriental Society Vol. 111, No. 4 (Oct. - Dec., 1991), pp. 721 [2]
  11. Daniel T. Potts A Companion to the Archaeology of the Ancient Near East. Volume 94 of Blackwell Companions to the Ancient World. John Wiley & Sons, 2012 (ISBN 1405189886) p.681
  12. (2012) “New Discoveries at Verin Naver, Armenia”, Backdirt (The Puzzle of the Mayan Calendar), p. 110–113. Alirita 5 August 2019.. 
  13. (2014) “Origins and Historical Development of the Armenian Language”, p. 1–23. Alirita 5 August 2019.. 

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti