Ekzonimo kaj endonimo

(Alidirektita el Eksonimo kaj endonimo)

En etnolingvistiko, ekzonimo (de la greka ἔξω, éxō, "ekster", kaj ὄνομα, ónoma, "nomo") kaj endonimo (de la greka ἔνδον, éndon, "ene" aŭ αὐτό, autó, "mem" kaj ὄνομα, ónoma, "nomo") estas du kontraŭaj terminoj kapablaj kvalifiki la nomon donitan al loko (toponimo), loĝantaro (etnonimo), lingvo aŭ atribuita al homo kiel individua nomo (antroponimo).

Difino redakti

En la kadro de la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (ECOSOC), la Laborgrupo pri Eksonimoj, kiu ekestis el la Grupo de Spertuloj pri Geografiaj Nomoj (UNGEGN), kreis jenajn difinojn:

  • Ekzonimo: nomo atribuita en certa lingvo al loknomo kiu situas ekster la areo, kie ĉi tiu lingvo estas parolata kaj kiu morfologie estas malsama ol la nomo uzata en la oficiala lingvo aŭ en la lingvo komune parolata en la areo, kie la loknomo estas la kutima nomo. Ekzemplo: germana (lingvo) estas eksonimo por Deutsch (endonimo por germana lingvo) ĉar esperantistoj uzas tiun nomon por priskribi la germanan lingvon.
  • Endonimo: nomo atribuita al loknomo en la oficiala lingvo aŭ en la lingvo ofte parolata en la areo, kie la loknomo estas kutima[1]. Ekzemplo: la endonimo de Germanio estas Deutschland, tio estas kiel la germanoj nomas sian landon.

Tendencoj en la disvolviĝo de ekzonimoj redakti

Ekzonimoj disvolviĝas en lokoj kun grava signifo por parolantoj en la lingvo de la ekzonimo, ekzemple Ateno (Αθήνα / Athína), Beogrado (Београд / Beograd), Bukareŝto (Bucureşti), Kopenhago (København), Moskvo (Москва / Moskva), Nikozio (Λευκωσία / Lefkosía), Prago (Praha), Vieno (Wien) aŭ Varsovio (Varsovio).

Uzado redakti

Dum la 20-a jarcento la uzo de ekzonimo ofte fariĝis polemika. Grupoj ofte preferis ke eksteruloj evitas eksonimojn kie oni ekuzis ilin en malŝatata maniero. Ekzemplo: ciganoj ofte preferas la terminon romani al la eksonimo cigana lingvo (de Egiptio) kaj roma (romao) al la franca termino bohémien, bohème (de Bohemio).

Homoj ankaŭ povas eviti ekzonimon por kialoj de historia sentemo, kiel en la kazo de germanaj nomoj por polaj kaj ĉeĥaj lokoj, ekz. Danzig/Gdańsk kaj Karlsbad/Karlovy Vary) kaj rusaj nomoj por ne-rusaj lokoj kiuj estis poste renomitaj (ekz. Kiev/Kyiv). [Citaĵo?].

En kelkaj situacioj la uzo de ekzonimo povas esti preferata. Ekzemple, pro tio ke plurlingvaj urboj kiel Bruselo, kiu estas konata por ties lingvaj streĉitecoj inter nederlanda- kaj franca-parolantoj, neŭtrala nomo kiel ekzemple Brussels aŭ Bruselo povas esti preferata por ne ofendi iun ajn. Do eksonimo kiel Brussels en la angla aŭ Bruselo en Esperanto povus esti uzata anstataŭ preferi nur unu el la lokaj nomoj (Brussel en la nederlanda kaj Bruxelles en la franca).

Aliaj malfacilecoj kun endonimoj rilatas al prononco, literumado kaj vorto-kategorio. La endonimo povas inkluzivi sonojn kaj literumojn kiuj estas nekonata al parolantoj de aliaj lingvoj, kiu malfaciligas aŭ eĉ malebligas konvenan ĝian uzon fare de eksteruloj, alilingvanoj. Dum la paso de la jaroj, la endonimo eble travivis fonetikajn ŝanĝojn, aŭ en la originala lingvo aŭ en la fremda lingvo, do tiele ŝanĝante endonimon en eksonimon, kiel en la kazo la germana urbo Kolonjo, kie la latina originalo Colonia evoluis al Köln en la germana, dum en Esperanto (Kolonjo), la itala aŭ hispana (Colonia) la eksonimo proksime respegulas la latinan originalon.

Foje la registaro de iuj landaj provas aprobigi la uzon de endonimoj anstataŭ tradiciaj ekzonimoj ekster la propra lando:

  • En 1782 King Yotfa Chulalok de la iama Reĝlando Rattanakosin translokigis la registaran sidejon de la distrikto Bangkok Yai (taje: บางกอกใหญ่, al la distrikto Phra Nakhon. En 1972 la taja registaro kombinis Bangkok Yai kaj Phra Nakhon, formante la novan ĉefurbon, Krungthep Mahanakhon. Tamen, ekstere de Tajlando, la ĉefurbo retenis la malnovan nomon kaj estas ankoraŭ nomata Bankoko.
  • En 1935 Reza Ŝaho Pahlavi petis ke fremdaj nacioj uzu la nomon "Irano" prefere ol Persio en oficialaj kontaktoj. La nomo de la lando interne estis Irano depost la periodo de la Sasanida Imperio (224–651), dum la nomo Persia devenas de la greka Persis (Περσίς), kiu referas al ununura provinco kiu estas oficiale konata sub la nomo Provinco Farso.
  • En 1949 la registaro de Siamo ŝanĝis la nomon al Tajlando, kvankam la adjektivo de la eksa nomo estis retenita kiel la nomo por siama fiŝo, siama kato kaj siamaj dunaskitoj.
  • En 1972 la registaro de Cejlono (de la vorto Ceylon kiu estas la angligita formo de la portugala Ceilão) ŝanĝis la nomon al Srilanko, kvankam la nomo Cejlono estis retenita kiel la nomo por tiu tipo de teo (cejlona teo).
  • En 1985 la registaro de Côte d'Ivoire petis ke oni uzu la francan landnomon en ĉiuj lingvoj anstataŭ eksonimoj kiel Ebura Marbordo, tiel ke Côte d'Ivoire estas nun la oficiala nomo de tiu lando ĉe la Unuiĝintaj Nacioj kaj la Internacia Olimpika Komitato. En plej ne-franclingvaj landoj, tamen, la franca versio ne multe estas adoptita, ekzemple, en la germana la lando restas konata kiel Elfenbeinküste aŭ en Esperanto kiel Ebur-Bordo. La post-sendependeca registaro konsideris la tradukojn de la landnomo en aliajn lingvojn ĉiam pli ĝena ĉiufoje kiam ĝiaj internaciaj traktatoj etendiĝis preter franclingvio. Tial, en aprilo 1986, la registaro deklaris, ke Ebur-Bordo (aŭ, pli plene, Republiko de Ebur-Bordo estus ĝia formala nomo por la celoj de la diplomatia protokolo, kaj depost tiam oficiale rifuzas rekoni aŭ akcepti ajnan tradukon de la franca nomo al alia lingvo en siaj internaciaj traktatoj.
  • En 1989 la registaro de Birmo petis ke la anglalingva nomo de la lando estu nomata Mjanmaro, kun mjanma kiel la adjektivo de la lando kaj Bamar kiel la nomo de la loĝantoj (vidas Nomojn de Birmo).
  • La Registaro de Barato oficiale ŝanĝis la anglan nomon de Bombay al Mumbai en novembro 1995, sekvante tendencon renomi urbojn kaj (sub)ŝtatojn en Barato kiu okazis ekde la sendependeco.
  • La ukraina registaro daŭre insistas, ke la ĉefurbo de Ukrainio estu literumita Kyiv en la angla, ĉar la tradicia (angladevena) ekzonimo Kievo estis derivita de la rusa nomo Kiyev (Киев).
  • La belorusa registaro argumentas, ke la endonimo Belorusio devus esti uzita en ĉiuj lingvoj. La rezulto estis sufiĉe sukcesa en Esperanto kaj la angla, kie la eksa ekzonimo Byelorussia/Belorussia, ankoraŭ estas uzata por referenci al la sovetia Respubliko, preskaŭ ne plu estas uzata. En aliaj lingvoj eksonimoj kiel la dana Hviderusland, la nederlanda Wit-Rusland, estona Valgevene, la feroa Hvítarussland, la finna Valko-Venäjä, la germana Weißrussland, la greka Lefkorosía (Λευκορωσία), la hungara Fehéroroszország, la islanda Hvíta-Rússland, la sveda Vitryssland, la turka Beyaz Rusya, la ĉina 白俄罗斯, la araba روسيا البيضاء (ĉiuj laŭvorte 'Blanka Rusio') aŭ la franca Biélorussie, la itala Bielorussia, la portugala Bielorrússia, la hispana Bielorrusia kaj la serba Belorusija (Белорусија) estas ankoraŭ multe pli oftaj ol Belorusio.
  • La registaro de Kartvelio faris klopodojn por renomi la landon de la rus-derivita ekzonimo Gruzia en fremdaj lingvoj al Kartvelio. Plej multaj landoj adoptis ĉi tiun ŝanĝon, krom Litovio, kiu transprenis Sakartvelas (litova versio de la endonima landnomo). Responde, Kartvelio ŝanĝis la kartvelan nomon de Litovio de la rusdevenan Litva al la endonimo Lietuva. Ukrainaj politikistoj ankaŭ proponis ŝanĝi la nomon de Kartvelio al Sakartvelo.
  • En 2006 la sudkorea registaro oficiale ŝanĝis la ĉinan nomon de ties ĉefurbo Seulo, de la eksonimo Hancheng (漢城/汉城) al Shou'er (首爾/首尔). Ĉi tiu Krungthep MahanakhonKrungthep Mahanakhon uzo nun estas oficialigita ene de la Popola Respubliko de Ĉinio.

Ekzonimoj kiel pejorativoj redakti

La klasika ekzemplo estas la slava termino por la germanoj, nemcy/немцы [nemci], eble derivita de pluralo nemy/немы ("surdaj"): slavlingvanoj referencis al siaj ĝermanaj najbaroj kiel "surduloj", ĉar, konjekteble, el ilia vidpunkto tiuj parolis nekompreneble, kiel surduloj.

Antaŭ du mil jaroj, la grekoj pensis, ke ĉiuj ne-grekoj estis ne-kulturitaj kaj sekve nomis ilin "barbaroj", de kio poste devenis la ekzonimo "berberoj".

En la eŭska, la termino erdara/erdera estas uzata por parolantoj de ajna lingvo malsama de la eŭska.

Konfuzoj en renomado redakti

Ekzonimoj kaj endonimoj ne devas esti konfuzitaj kun geografia renomado, kiel en la kazo de Sankt-Peterburgo, kiu en 1914 iĝis Petrograd (Петроград), en 1924 Leningrad (Ленинград) kaj en 1991 denove Sankt-Peterburgo (Санкт-Петербург Sankt-Peterbúrg ). Ĉi-kaze, kvankam Sankt-Peterburgo havas ĝermanan etimologion, ĝi neniam estis eksonimo por la urbo inter 1914 kaj 1991.

Eŭropanoj en la mezepoko uzis la nomon Tataroj kiel ĝeneralan indikon por la tuta mongola konfederacio, sed ili konfuzis ĝin kun "Tartaroj" kaj la invadantoj de nuna Hungario (la hungaroj), kiuj estis asociitaj kun la hunoj, kiuj invadis la saman teritorion 500 jaroj pli frue, kaj tiel naskiĝis la termino hungaroj.

Kelkaj Esperantlingvaj ekzonimoj redakti

Ekzemploj de esperantlingvaj ekzonimoj por fremdlingvaj toponimoj :

Esperantlingvaj ekzonimoj por fremdlingvaj antroponimoj:

Bibliografio redakti

Jordan, Peter / Bergmann, Hubert / Burgess, Caroline / Cheetham, Catherine (eld.): Trends in Exonym Use. Proceedings of the 10th UNGEGN Working Group on Exonyms Meeting,Tainach, 28-30-a de aprilo 2010. Hamburgo, 2011.

Jordan, Peter / Orožen Adamič, Milan / Woodman, Paul (eds.): Exonyms and the International Standardisation of Geographical Names. Approaches towards the Resolution of an Apparent Contradiction, Vieno, Berlino 2007 (=Wiener Osteuropastudien 24).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Noto kaj referencoj redakti

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la artikolo Esonimo ed endonimo en la itala vikipedio, listo de aŭtoroj.