Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Balatonboglár)
La preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco estas romkatolika monumento historia en urbo Balatonboglár (Hungario).
Paroĥa preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco en Balatonboglár
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Balatonboglár |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Somogy |
diocezo | Kaposvár |
dekanujo | Suda Balatono |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Iván Kotsis |
Konstrustilo | Bauhaus |
Konstruado | –1932 |
Specifo | |
Alto | 30 m (turo) |
Ligiloj | |
Historio
redaktiEn la iama "Boclar" funkciis jam kirko en 1221, sed ĝi neniiĝis dum dominado de turkoj. La nun videbla kirko estis konstruita en 1938. La unua pastro estis Béla Varga, kiu zorgis pri la polaj rifuĝintoj inter 1939-1944. En 1995 en la kripto estis entombigita Béla Varga, poste la tombo estas pilgrimeno de poloj kaj hungaroj. La orgeno estis farita en 2009, poste oni aranĝas koncertojn somere.
Konstruaĵo
redaktiLa konstruaĵo situas sola en parko. La fasado estas malsimetria, ĉar dekstre la kvadrata turo altiĝas. La eksteraj muroj estas kovritaj per grimpoplantoj. Apud la kirko estas skulptaĵoj pri Stefano la 1-a (Hungario) kaj Pál Teleki. La altara kruco estis verko de Béla Ohmann, li kreis ankaŭ reliefon kaj skulptaĵojn.
Fontoj
redakti- hungare kun foto
- hungare kun foto Arkivigite je 2021-02-26 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto Arkivigite je 2020-10-25 per la retarkivo Wayback Machine